Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Manfred Retzlaff Lingvo internacia Esperanto 2008-11-17 Arg-1631-813 | MR-472-1 2013-02-03 10:37 Manfred only this add
Joh.. H: Petersen * Lingvo internaci' Esperanto Arg-1630-813 2013-02-03 10:31 Manfred only this remove

Joh.. H: Petersen,
Lingvo internaci'

 
Lingvo internaci’,
ĝin laŭdas laŭte ni
per vort’ kaj kant’.
Komprenon semas vi,
lingvo internaci’.
Ponton konstruas vi
de land’ al land’.
 
Lingvo internaci’,
Fidelaj estos ni
al vi etern’.
Frataron kreas vi
lingvo internaci’.
Pacemajn pensojn vi
homaron lern’.
 
Lingvo internaci’,
promeson donas ni
kun sankta ĵur’.
Vojon nin montras vi
lingvo internaci’.
En korojn metu vi
la senton pur’.
 
Lingvo internaci’,
nun venku ĉiam ni
venku en mond’.
Fortigu kredon vi
lingvo internaci’.
Donu esperon vi
al frata rond’.
 
Author of this Esperanto poem is Joh.. H:
Petersen.

La poemo aperis iam en dana Esperanto-periodaĵo.
Estas indikite tie, ke ĝi estas kantebla
laŭ la germana kanto "Heil dir im
Siegerkranz", kiu estas kantata laŭ la
melodio de la angla nacia himno "God save
the queen". La aŭtoro estis dana
esperantisto.