Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Jürgen Henkys * Der 23. Psalm [-] German Arg-1606-801 2013-01-31 11:11 Manfred only this add
Manfredo Ratislavo La 23a psalmo Esperanto 2005-02-28 Arg-1607-801 | MR-433-1 2013-01-31 11:14 Manfred only this remove

Jürgen Henkys,
La 23a psalmo

 
translated by Manfredo Ratislavo
 
1. Paŝtisto mia estas mia Dio.
Li gvidas min, ne mankas al mi io.
Li gvidas, sekvas mi ĝis verda monto,
jen kie estas pura, freŝa fonto.
Li daŭre min per akvo refreŝigos.
Neniam Li min ial pereigos.
 
2. Kondukas la Sinjoro de l’ ĉielo
sur ĝusta voj’ min ĉiam al la celo.
Kaj kvankam migras mi tra ejoj ombraj,
tra val’ malhela, inter muroj sombraj,
Vi estas apud mi, min gardas Via
baston’, ne trafos min malbono ia.
 
3. Kaj malgraŭ malamika ar’ envia
regalas Vi min per manĝaĵo ĉia.
Vi oleumas bene kapon mian
renovigante interligon Vian.
Ne ĉesos ja boneco Via iam.
En Via domo restas mi por ĉiam.
 
Translation of the German poem "Der 23.
Psalm" by Jürgen Henkys (*1929-11-06)
into Esperanto by Manfredo Ratislavo
(Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16,
D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04) on
2005-02-28.

Pri la aŭtoro vidu la vikipedian retejnn
http://de.wikipedia.org/wiki/J%C3%BCrgen_Henkys.
Vidu ankaŭ:
http://www.v-r.de/de/person-0-0/juergen_henkys-4331/.