Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Manfredo Ratislavo La herbejo Esperanto 2003-07-14 Arg-1594-796 | MR-404-2 2013-01-23 12:45 Manfred only this remove
Katherine Allfrey * Die Wiese [-] German Arg-1593-796 2013-01-23 12:59 Manfred only this add

Katherine Allfrey,
La herbejo

 
translated by Manfredo Ratislavo
 
Florojn, fruktojn kaj spikojn
Pentras kamparo al si;
Viv’ kiel suka bero
Buŝe fandiĝas al mi.
 
Sonĝas vi kiel herbejo,
- Onde vi ravas min –
Vivo, kaj ĉiam en novaj
Lumoj vidigas vi vin.
 
Morgaŭ ja estos rikolto.
Nur por hodiaŭ vin vi
Lulas florstele la ĝoj’ pri
Nun’ kaj tieo ĉi.
 
Nun vi ankoraŭ ripozas
Sen la impeto de l’ kor’,
Kaj vin plenigas la pura
Paco de frukto kaj flor’.
 
Translation of the German poem "Die Wiese"
by Katherine Allfrey (geb. Paula Katharina
Forjahn, *1910-08-14 - †2001) into
Esperanto by Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) on 2003-07-14.

Pri la poetino rigardu la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Katherine_Allfrey.