Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Lindel, Alice * Stufen des Lebens [-] German Arg-1591-795 2013-01-23 11:19 Manfred only this add
Ratislavo, Manfredo Ŝtupoj de l' vivo Esperanto 2003-03-02 Arg-1592-795 | MR-399-1a 2013-01-23 11:15 Manfred only this remove

Alice Lindel,
Ŝtupoj de l' vivo

 
translated by Manfredo Ratislavo
 
La hom’ en la infana aĝ’
ne havas multe ja da saĝ’,
kaj volas havi iom pli
da jaroj ol jam havas li.
 
Kun dekok jaroj pensas li:
„Kun dudek estos aĝa mi. -
Kaj estas tridekjara ul’
hom’, kiu estas maljunul’."
 
Impresas la kvardeko lin,
jam kvazaŭ de la vivo fin’.
Sed kiam havas kvindek li,
forŝovas li la finon pli.
 
La aĝ’ de sesdek jaroj ne
tro alta ŝajnas esti, tre
plorinda tamen ŝajnas la
sepdeka vivojaro ja.
 
Post okdek restas la esper’,
atingi naŭdek sur la Ter’.
Kaj nombras tiam tiu ĉi
la homojn, kiuj aĝas pli.
 
Ĉar vere daŭras cento da
vivjaroj nur malmulte ja
pli longe ol dek; pensas mi:
Per nul’ nur diferencas ĝi.
 
Translation of the German poem "Stufen
des Lebens" by Alice Lindel into Esperanto
by Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) on 2003-03-02.

S-ano Albert Stephan publikigis tiun ĉi
Esperantigon de la poemo en la LEA-informilo,
en la jaro 2003.