Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Manfredo Ratislavo La miraklo de l' Unua de Majo 1929 Esperanto 2002-07-08 Arg-1587-792 | MR-391-1 2013-01-22 18:57 Manfred only this remove
Erich Weinert * Das Wunder vom 1. Mai 1929 German Arg-1586-792 2013-01-22 19:00 Manfred only this add

Erich Weinert,
La miraklo de l' Unua de Majo 1929

 
translated by Manfredo Ratislavo
 
La policistaro kun mort-defi’
en batal’ kun la ruĝaj krimuloj
jen staris, dum pafis tiuj ĉi
samkiel frenezuloj.
Neŝanceliĝis, staradis kun fort’
la policistaro - laŭ la raport’-,
trankvile dum la batal-kulmin’,
neniel ekcitante sin.
Sed diris tiam je la fin'
la policistestro de Berlin':
"Nun devas damen repafi ni!"
- Li parolis kun voĉo tremanta -
"Neniu el nia kompani'
alikaze ja restos vivanta!
Sed ne pafu al homoj, ĉar estas ja
timiga paf' samefika ja."
Ĝentile la polico retenis sin.
Post du-tri pafoj jam estis fin'.
Oni vere devas laŭdi ĝin,
la policistaron de Berlin'!
Jen kuŝis surstrate multe da
vunditoj kaj pafmortigitoj.
Murditaj estis tiuj de la
heroja policaj banditoj.
Ne mankis iu el la taĉment'
de la polico, sed kuŝis cent
proletoj surstrate je la fin',
dum la polico retiris sin.
Sarkasme oni nomas ĝin:
la Majan miraklor de Berlin'.
 
Translation of the German poem "Das Wunder
vom 1. Mai 1929" by Erich Weinert into
Esperanto by Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) on 2002-07-08.