Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Manfred Retzlaff Aŭtuno Esperanto 1998-02 Arg-1575-786 | MR-312-1a 2013-01-21 17:07 Manfred only this remove
Nikolaus Lenau * Herbst German Arg-1574-786 2013-01-21 17:07 Manfred only this add

Nikolaus Lenau,
Aŭtuno

 
translated by Manfred Retzlaff
 
Mutiĝo kaj senkoloriĝo:
La vento flate min tuŝetas,
foliojn arboj nun demetas;
min ravas tiu formortiĝo.
 
Foriĝas de ĉi tie ĉio,
la amon oni jam forgesis,
la birdoj longe kanti ĉesis,
mallaŭte sinkas la folio.
 
La birdoj estas forflugintaj,
iliaj nestoj videbliĝas,
folioj lacaj subeniĝas
de branchoj senfoliiĝintaj.
 
En la arbara susurado
alblovas min sciigo iu,
ke estas formortiĝo ĉiu
sekreta, gaja nur ŝanĝado.
 
Translation of the German poem "Herbst"
by Nikolaus Lenau (*1802-08.13 -
†1850-08-22) into Esperanto by
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) on 1998-02.