Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Manfred Retzlaff Amo Esperanto 1997-03-22 Arg-1570-784 | MR-303-3 2013-01-20 19:03 Manfred only this remove
Ricarda Huch * Liebe German Arg-1569-784 2013-01-20 19:10 Manfred only this add

Ricarda Huch,
Amo

 
translated by Manfred Retzlaff
 
La nokto venas kun pratempa sci',
Solviĝas la kirasoj kaj ligaĵoj,
Ŝanĝiĝas ĉiuj formoj kaj vestaĵoj,
Egale kovras la kverelon ĝi.
 
Moviĝas tiu ŝtonmontaro ĉi,
Inundas ĉion kiel marŝvelaĵoj,
Alrampas apetence la krutaĵoj
Kaj trinkas pompon de la galakci'.
 
Mi tenas vin de vi ĉirkaŭigite,
Migrantoj lacaj post la hejmenir',
Mi sentas vin ensange, karnigite.
 
De via korp' vestita estas mia.
Ripozas la animo post sopir',
Ne diferencas mia viv' kaj via.1)
 
 
Translation of the German poem "Liebe" by
Ricarda Huch (*1864-07.18 - †1947-11-17)
into Esperanto by Manfred Retzlaff
(*1938-11-04) on 1997-03-22.

Pri la poetino vidu la vikipediejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Ricarda_Huch.
Vidu ankaŭ: http://eo.wikipedia.org/wiki/Ricarda_Huch.
 
1) aŭ:\\Ne diferencss mia viv' de via.