Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Manfredo Ratislavo Al la nuboj Esperanto Arg-153-78 2003-11-03 10:03 Manfred only this remove
Christian Morgenstern * An die Wolken German Arg-152-78 | MR-308-2a 2003-11-03 10:04 Manfred only this add

Christian Morgenstern,
Al la nuboj

 
translated by Manfredo Ratislavo
 
Kaj ĉiam denove,
kiam mi rigarde laciĝis
je la homaj vizaĝoj,
je tiom da speguloj
de senlima stulteco,
mi levis miajn okulojn
super la domojn kaj arbojn
supren al vi,
vi eternaj pensoj de ĉielo,
kaj viaj grando kaj libero
liberigis min ree ĉiam,
kaj mi pensis kun vi
trans landoj kaj maroj
kaj mi pendis kun vi
super la abismo de l’ senlimo
kaj mi disiĝis fine
kiel vaporaĵo,
kiam mi la senmezuran
semon de l’ steloj
vidis flugi
super la agroj
de l’ neekkoneblaj profundaĵoj.
 
Translation of the German poem "An die
Wolken" by Christian Morgenstern (Kristiano
Matenstelo, *1871-05-06 - †1914-03-31)
into Esperanto by Manfredo Ratislavo
(Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16,
D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04).