Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Falke, Gustav * Die Sorglichen German Arg-1560-779 2013-01-19 11:11 Manfred only this add
Ratislavo, Manfredo La timemuloj Esperanto 1997-02 Arg-1561-779 | MR-296-1 2013-01-19 11:12 Manfred only this remove

Gustav Falke,
La timemuloj

 
translated by Manfredo Ratislavo
 
Printempe, kiam blovis vent',
demandis ili kun timsent':
Ĉu estos la vetero
agrabla de l' somero?
 
Kaj kiam staris en ornam'
de spikoj la grenkampoj jam,
suspiris ili kune:
Ĉu ventos enaŭtune?
 
Foliojn ŝiris vento for,
plendadis ili pro dolor':
Ja venos nun post tio
la vintro, frostos ĉio.
 
Malprvaj estis ili ne,
la vintro venis ankaŭ tre
rapide al ĉi tiuj
mizeraj homoj, kiuj
 
nun sidas post la fornoj kaj
atendas, ĝis la nova Maj'
verdigos ree ĉion.
Pro kio timi ion?
 
Translation of the German poem "Die
Sorglichen" by Gustav Falke (*1853-01.11
- †1916-02-08) into Esperanto by
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) on 1997-02.