Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
August Heinrich Hoffmann * Sehnsucht nach dem Frühling German Arg-1551-774 2013-04-04 22:16 Manfred only this add
Manfred Retzlaff Sopiro je l' printempo Esperanto 1997-02-01 Arg-1552-774 | MR-291-2 2013-01-17 15:50 Manfred only this remove

August Heinrich Hoffmann,
Sopiro je l' printempo

 
translated by Manfred Retzlaff
 
Kiom estas fariĝinte
Triste kaj malvarme nun!
Krude ventas, sin kaŝinte
Jam ne brilas plu la sun’.
 
Verdajn montojn surfluginte
Valojn volus vidi mi,
Sur herbejo ekkuŝinte
ĝoji pri la sunradi’;
 
Volus aŭdi mi sonadon
Sonorilan de bovar’,
ŝalmojn kaj la birdkantadon
Sur kampar’ kaj en arbar’.
 
Ho, printempo, vi revenu,
Bela, kara primaver’,
Nin per floroj, kantoj benu,
Reornamu sin la ter’!
 
Restos vi al ni fidela,
Portos ĝojon vi al ni,
Venos vi majeste bela,
Verdigante ĉion ĉi.1)
2)
 
 
Translation of the German poem "Sehnsucht
nach dem Frühling" by August Heinrich
Hoffmann (Hoffmann von Fallersleben,
*1798-04-02 - †1874-01-19) into
Esperanto by Manfred Retzlaff (*1938-11-04)
on 1997-02-01.
 
1) Tiu lasta linio estas iom libera aldono
de la tradukinto. Ĝi ne kongruas kun la
enhavo de la kvara strofo, sed eble kun
la enhavo de la tuta poemo.
2) Jen laŭvorta esperantigo de la kvina
strofo:\\Jes, vi estas restinta al ni
fidela,\\Vi venos nun baldaŭ en pompo
kaj belo,\\Vi alportos nun baldaŭ al
ĉiuj viaj karuloj\\Kanton kaj ĝojon,
muzikadon kaj dancon.