Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Möricke, Eduard * Um Mitternacht German Arg-1524-759 2013-01-05 10:10 Manfred only this add
Retzlaff, Manfred Dum meza nokto Esperanto 1984-06-11 Arg-1525-759 | MR-100-3 2013-01-05 10:13 Manfred only this remove

Eduard Möricke,
Dum meza nokto

 
translated by Manfred Retzlaff
 
Eksonĝis kalme la vesper',
la nokto venis al la ter',
la oraj pelvoj de la temp-pesil'
egale kuŝas nun en la trankvil';
kuraĝe fluas de l' supro de l' mont'
kaj kantas susure la akvoj de l' font'
pri l' tago,
pri la tago hodiaŭ estinta.
 
Pradormo-kant' de l' nokto patrin' -
la fonto ne atentas ĝin;
la fuĝaj tago-horoj plaĉas pli
sub la ĉiela dolĉa blu' al ĝi.
Kaj ĉiam parolas de l' fonto la flu',
rakontas la akvoj dormante eĉ plu
pri l' tago,
pri l' tago hodaŭ estinta.
 
Translation of the German poem "Um
Mitternacht" by Eduard Möricke (Eduardo
Mojriko, *1804-09-08 - †1875-06-04)
into Esperanto by Manfred Retzlaff
(*1938-11-04) on 1984-06-11.