Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Manfred Retzlaff Morto de kolonelo Esperanto 1984-01-30 Arg-1519-756 | MR-080-3 2013-01-04 16:24 Manfred only this remove
Adam Mickiewicz * Śmierć pułkownika Polish 1832 Arg-1518-756 2013-01-04 16:29 Manfred only this add

Adam Mickiewicz,
Morto de kolonelo

 
translated by Manfred Retzlaff
 
En arbaro, ĉe dom' de forstisto,
Estis ar' de pafistoj staranta,
Ĉe la pord' kolonela gardisto,
En la dom' kolonelo mortanta.
Homoj el la vilĝoj kuniris,
Armeestron ĉi tiun konantaj,
Ties forton kaj gloron admiris,
Pri la sort' de ĉi tiu plorantaj.
 
Tiu sian ĉevalon seligis,
La ĉevalon tre riĉan je gloro,
En la domon ĝin enkondukigis,
Por ĝin vidi en sia mort-horo.
Ankaŭ la uniformon alporti
Li ordonis kaj sian pafaĵon,
Volis li kiel soldato ne morti,
Ne vidinte plu sian armaĵon.
 
La ĉevalo jam enkondukiĝis,
Kiam pastro la domon eniris,
Ĉiu hom' pro bedaŭro paliĝis,
Surgenue preĝ-vortojn ekdiris.
Eĉ maljunaj soldatoj plorantaj,
Kiuj tiom da sango fluigis,
Senkompate aliajn plorigis,
Estis nun siajn manojn faldantaj.
 
Sonoriloj eksonis, matenis;
Estis la soldatar' jam irinta;
Homoj, vidi la korpon alvenis,
Tiun de l' kavaliro mortinta.
Kuŝis li sur la lito paŝtista,
Kun la kruc' en la manoj, kun selo
Sia, sia pafil' kaj mantelo,
En la verda vestaĵo pafista.
 
Tamen - kian knabinan vizaĝon
Tiu havis kaj kian jun-aĝon!
Estis tiu ĉi bela virino
Emilia Plater', heroino.1)
 
Translation of the Polish poem "Śmierć
pułkownika" by Adam Mickiewicz (Adamo
Mickjeviĉo, *1789 - †1855) into
Esperanto by Manfred Retzlaff (*1938-11-04)
on 1984-01-30.

Mi, Manfred Retzlaff, tradukis tiun ĉi
polan poemon kun la helpo de s-ino Elżbieta
Klünder (14.03.1954 - 22.04.2002). Vidu
ankaŭ: http://www.ek-stiftung.de/Deutsch/Leben.html.
 
1) aŭ:\\De l' nacia ribel' heroino.