Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Emmy Lang * Dort wo die Sonne küsst das Meer German Arg-1481-734 2012-12-28 18:12 Manfred only this add
Manfred Retzlaff Tie kie la suno kisas la maron Esperanto Arg-1482-734 2012-12-28 18:03 Manfred only this remove

Emmy Lang,
Tie kie la suno kisas la maron

 
translated by Manfred Retzlaff
 
La Sun' la maron delikate kisas jen,
karesas milde ĝiaj ondoj vangojn ŝiajn;
ankoraŭ devas bridi ŝi dezirojn iajn,
en ĝin mergiĝi por la nokto, en malplen'
lasante sian spacon enĉielan, kie
la luno kaj la steloj brilas idilie,
apenaŭ anstataŭigante forton ŝian. -
Ravite spektas ni la ludon, la genian.
 
Sed baldaŭ post tenera intertuŝo ĉi
ensinkas la amantoj unu en alian;
dronante malaperas en abismon ian
la tago, kiun tiras suben ŝi kun si.
Atestas nokto nur pri l' ama interago,
kaj tiuj horoj, kiuj mortis kun la tago,
forsinkas ĉe la nigra limo horizonta,
revenas ili kun aŭror' de l' tag' venonta.
 
Translation of the German poem "Dort wo
die Sonne küsst das Meer" by Emmy Lang
(*1914-01-05 - †1944-11-21) into
Esperanto by Manfred Retzlaff (*1938-11-04).