Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Heinrich Lersch * Arbeit German Arg-1469-728 2014-06-26 18:04 Manfred only this add
Manfred Retzlaff Laboro Esperanto 1984 Arg-1470-728 | MR-047-1 2014-04-11 22:33 Manfred only this remove

Heinrich Lersch,
Laboro

 
translated by Manfred Retzlaff
 
Muĝe falas marteloj,
takte kun peza bat'.
Krias metalaj langoj.
Ek, al la laborad'!
 
Knaras kaj kriĉas rimenoj,
pezas al ni la labor',
sonas tien kaj reen
de la komandoj sonor'.
 
Estas kantado forta
tio, potenca, sen fin',
estas muziko por ĉiu,
kiu kutimis ĝin.
 
Translation of the German poem "Arbeit"
by Heinrich Lersch (*1889-09-12 -
†1936-06-18) into Esperanto by
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) on 1984.

Pri la poeto vidu la retejojn
http://de.wikipedia.org/wiki/Heinrich_Lersch
kaj http://gutenberg.spiegel.de/autor/780
kaj http://de.metapedia.org/wiki/Heilige_Flamme!_Glüh!.