Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Valentin Thilo * Mit Ernst, o Menschenkinder German 1642 Arg-1458-724 2012-12-23 14:10 Manfred only this add
Albrecht Kronenberger Pretigu serioze Esperanto 2012-10-07 Arg-1459-724 2012-12-23 14:25 Manfred only this remove

Valentin Thilo,
Pretigu serioze

 
translated by Albrecht Kronenberger
 
1. Pretigu serioze
la korojn vi en vi.
Aperos grandioze
Jesu', la sav' de Di',
hero' el Dia glor',
de l' Patro promesita,
por lum' kaj viv' donita
el graco kaj favor'.
 
2. La korojn sen prokrasto
preparu al Jesu',
al via granda gasto.
Ne restu ŝtonoj plu.
Pretigu vin kun ĝoj'.
La montojn malaltigu,
la valojn ebenigu,
ke glatu Lia voj'.
 
3. Humilo kaj modero
valoras antaŭ Di'.
Aplombo kaj fiero
kondukas al neni'.
Obea justa kor'
orgojlon abomenos,
kaj pretos, kiam venon
Jesuo, la Sinjor'.
 
4. Jesuo, min pretigu
Vi mem, per bon' kaj ben'.
Advente apertigu
Vi min por via ven'.
Eniru do en min
de l' stalo kaj de l' kripo,
kaj koro, lango, lipo
eterne dankos vin.
 
 
 
Translation of the German poem "Mit Ernst,
o Menschenkinder" by Valentin Thilo
(*1607-04-19 - †1662-07-27) into
Esperanto by Albrecht Kronenberger
(*1940-01-21) on 2012-10-07.

Tiu ĉi Esperantigo de la eklezia kanto
aperis en la jaro 2012 en la n-ro 6 (897)
de la dumonata kristano revuo "Dia Regno".
La kanto estas kantebla laŭ la eklezia
kristana kanto "Von Gott will ich nicht
lassen".