Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Wouter Pilger Ĉiuj floroj estas for Esperanto Arg-1454-722 2012-12-11 19:06 Manfred only this remove
Manfred Retzlaff Kelka floro, kie ĝi Esperanto 1984-05-13 Arg-1453-722 | MR-150-1 2012-12-11 19:22 Manfred only this add
Pete Seeger * Where have all the flowers gone? English Arg-1452-722 2012-12-11 18:53 Manfred only this add

Pete Seeger,
Ĉiuj floroj estas for

 
translated by Wouter Pilger
 
Ĉiuj floroj estas for,
Kie ili estas nun?
Ĉiuj floroj estas for,
Jam de longa temp'.
Ĉiuj floroj estas for,
Knabin' ilin premis al la kor'
Ĉu nun komprenas vi?
Ĉu nun komprenas vi?
 
Ĉiuj knabinoj estas for,
Kie ili estas nun?
Ĉiuj knabinoj estas for,
Jam de longa temp’.
Ĉiuj knabinoj estas for,
Edziniĝis post ador'
Ĉu nun komprenas vi?
Ĉu nun komprenas vi?
 
Ĉiuj edzoj estas for,
Kie ili estas nun?
Ĉiuj edzoj estas for,
Jam de longa temp’.
Ĉiuj edzoj estas for,
Soldatiĝis kun dolor'
Ĉu nun komprenas vi?
Ĉu nun komprenas vi?
 
Ĉiuj soldatoj estas for,
Kie ili estas nun?
Ĉiuj soldatoj estas for,
Jam de longa temp’.
Ĉiuj soldatoj estas for,
En la tomboj de l' memor'
Ĉu nun komprenas vi?
Ĉu nun komprenas vi?
 
Ĉiuj tomboj estas for,
Kie ili estas nun?
Ĉiuj tomboj estas for,
Jam de longa temp’.
Ĉiuj tomboj estas for,
Kovras ilin flor-trezor'
Ĉu nun komprenas vi?
Ĉu nun komprenas vi?
 
Ĉiuj floroj estas for,
Kie ili estas nun?
Ĉiuj floroj estas for,
Jam de longa temp'.
Ĉiuj floroj estas for,
Knabin' ilin premis al la kor'
Ĉu nun komprenas vi?
Ĉu nun komprenas vi?
 
Translation of the English poem "Where
have all the flowers gone?" by Pete Seeger
into Esperanto by Wouter Pilger (*1942-01-26
- †2006-08-15).

Pri Wouter Pilger vidu la vikipediejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Wouter_Pilger.
La esperantigo de la kanto troviĝas en
http://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%88iuj_floroj_estas_for.
Sondisko kun la kantata tekcto de tiu ĉi
esperantigo estas aŭdebla en
http://www.ipernity.com/doc/55897/3641585.