Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Wouter Pilger Ĉiuj floroj estas for Esperanto Arg-1454-722 2012-12-11 19:06 Manfred only this add
Pete Seeger * Where have all the flowers gone? English Arg-1452-722 2012-12-11 18:53 Manfred only this add
Manfred Retzlaff Kelka floro, kie ĝi Esperanto 1984-05-13 Arg-1453-722 | MR-150-1 2012-12-11 19:22 Manfred only this remove

Pete Seeger,
Kelka floro, kie ĝi

 
translated by Manfred Retzlaff
 
Kelka floro, kie ĝi
estas nur restinta?
Kie estas ĝi, ĉu vi
tion scias?
Kiu scias ĝin, ho Di'!
Inoj plukis tiujn ĉi.
Kiu komprenos ĝin?
Kiu komprenos ĝin?
 
Kelka ino, kie ŝi
Estas nur restinta?
Kie estas ŝi, ĉu vi
Tion scias?
Kiu scias ĝin, ho Di'!
Viroj prenis tiujn ĉi.
Kiu komprenos ĝin?
Kiu komprenos ĝin?
 
Kelka viro, kie li
estas nur restinta?
Kie estas li, ĉu vi
tion scias?
Kiu scias ĝin, ho Di'!
Soldatiĝis tiuj ĉi.
Kiu komprenos ĝin?
Kiu komprenos ĝin?
 
La soldatoj, kiujn mi
vidis militiri,
kie estas tiuj ĉi?
Ĉu vi scias?
Kiu scias ĝin, ho Di'!
Entombiĝis tiuj ĉi.
Kiu komprenos ĝin?
Kiu komprenos ĝin?
 
Kie la tombejoj ĉi
estas sur la tero?
Kie estas tiuj ĉi?
Ĉu vi scias?
Kiu scias ĝin, ho Di'!
Plorkovritas ĉiuj ĉi.
Kiu komprenos ĝin?
Kiu komprenos ĝin?
 
Translation of the English poem "Where
have all the flowers gone?" by Pete Seeger
into Esperanto by Manfred Retzlaff
(*1938-11-04) on 1984-05-13.

Mi, Manfred Retzlaff, verkis tiun ĉi
tradukon laŭ la germanigo de Max Colpet.
Pri tiu rigardu la vikipediejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Max_Colpet.