export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats] |
author [first name] | title | language | publication | id code | last modification | view |
---|---|---|---|---|---|---|
Retzlaff, Manfred | Kiom da mono elspezas la hom' | Esperanto | 1984-04-29 | Arg-1447-720 | MR-148-1 | 2012-12-11 09:05 Manfred | only this remove |
Gießner, Joachim | Kiom da mono elspezas la mond' | Esperanto | Arg-1449-720 | 2012-12-11 09:50 Manfred | only this remove | |
Dylon , Bob | * Blowin' in the Wind | English | 1962-04 | Arg-1446-720 | 2012-12-11 09:07 Manfred | only this add |
Bradtke, Hans | Die Antwort weiß ganz allein der Wind | German | Arg-1448-720 | 2012-12-11 09:13 Manfred | only this add |
Bob Dylon , | Bob Dylon , | |
translated by Joachim Gießner | translated by Manfred Retzlaff | |
Kiom da mono elspezas la mond' | Kiom da mono elspezas la hom' | |
por bomboj, raketoj kaj mort'? | Por la armilar' sur la ter'? - | |
Multaj sin gloras, paradas per bus', | Kaj kiom da vortoj diratas de li? | |
sufer' nek mildiĝas nek sort'. | Kaj ne malpliiĝas mizer'! | |
Kiom okazu ankoraŭ mizer', | Ĉu devos okazi la lasta milit' | |
ĝis venos por savo la vort'.? | Kun neimagebla mizer'? | |
Respondas, amik', tutsole nur la vent', | Respondon, amik', ja scias nur la vent', | |
respondas tutsole nur la vent'. | Repondon ja scias nur la vent'. | |
Kiom da vojoj en tuta la mond' | Kiom da stratoj sur tiu ĉi ter' | |
abundas per larmoj, sufer'? | Kondukas al senesperec'? - | |
Kaj oceanoj ĝis mara profund' | Kaj tiom da maroj en tiu ĉi mond' | |
plenplenas per trista mizer'! | Plenplenas de plor' kaj tristec'? - | |
Kiom da inoj dum tutsola viv' | Kaj kiom da inoj atendas, ho ve, | |
atendas en vea toler'? | Kaj restas en tia solec'? | |
Respondas, amik', tutsole nur la vent', | Respondon, amik', ja scias nur la vent', | |
respondas tutsole nur la vent'. | Repondon ja scias nur la vent'. | |
Kiom da homoj en malliberec' | Kiom da homoj en malliberec' | |
sopiras la ŝanĝon de l' stat'? | Suferas nur pro opini'? - | |
Kaj geinfanoj milionoj dum nokt' | Kaj kiom da homaj infanoj, ho jes, | |
ne dormas pro morda malsat'! | Malsatas sur ter tiu ĉi? | |
Kiom da homoj noktpetas en rev': | Kaj kial la revoj sur pac' sur al ter' | |
"Ho venu al ni bonas fat'!" | Ne efektiviĝas sur ĝi? | |
Respondas, amik', tutsole nur la vent', | Respondon, amik', ja scias nur la vent', | |
respondas tutsole nur la vent'. | Repondon ja scias nur la vent'. | |
Translation of the English poem "Blowin' in the Wind" by Bob Dylon (civila nomo: Robert Allen Zimmermann, *1941-05-24) into Esperanto by Manfred Retzlaff (*1938-11-04) on 1984-04-29. La melodio de tiu ĉi kanto, kiun verkis la aŭtoro Bob Dylon (civila nomo: Robert Allen Zimmermann) ankaŭ, aŭdeblas en http://www.youtube.com/watch?v=tGO8snK98l0. Pri la muziknotoj vidu: http://de.scribd.com/doc/9589786/Bob-Dylan-Blowin-in-the-wind-notes. | ||
Translation of the English poem "Blowin' in the Wind" by Bob Dylon (civila nomo: Robert Allen Zimmermann, *1941-05-24) into Esperanto by Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Troveblas tiu ĉi esperantigo de la kanto-teksto en http://www.esperanto.de/kantoj/kantoj.pdf sub http://www.esperanto.de/kantoj/index-giessner.html. Pri Joachim Gießner vidu la vikipediejon http://de.wikipedia.org/wiki/Joachim_Gie%C3%9Fner. |