Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Bob Dylon * Blowin' in the Wind English 1962-04 Arg-1446-720 2012-12-11 09:07 Manfred only this add
Hans Bradtke Die Antwort weiß ganz allein der Wind German Arg-1448-720 2012-12-11 09:13 Manfred only this add
Joachim Gießner Kiom da mono elspezas la mond' Esperanto Arg-1449-720 2012-12-11 09:50 Manfred only this remove
Manfred Retzlaff Kiom da mono elspezas la hom' Esperanto 1984-04-29 Arg-1447-720 | MR-148-1 2012-12-11 09:05 Manfred only this remove

Bob Dylon ,
Kiom da mono elspezas la hom'

 

Bob Dylon ,
Kiom da mono elspezas la mond'

 
translated by Manfred Retzlaff   translated by Joachim Gießner
 
Kiom da mono elspezas la hom'   Kiom da mono elspezas la mond'
Por la armilar' sur la ter'? -   por bomboj, raketoj kaj mort'?
Kaj kiom da vortoj diratas de li?   Multaj sin gloras, paradas per bus',
Kaj ne malpliiĝas mizer'!   sufer' nek mildiĝas nek sort'.
 
Ĉu devos okazi la lasta milit'   Kiom okazu ankoraŭ mizer',
Kun neimagebla mizer'?   ĝis venos por savo la vort'.?
Respondon, amik', ja scias nur la vent',   Respondas, amik', tutsole nur la vent',
Repondon ja scias nur la vent'.   respondas tutsole nur la vent'.
 
Kiom da stratoj sur tiu ĉi ter'   Kiom da vojoj en tuta la mond'
Kondukas al senesperec'? -   abundas per larmoj, sufer'?
Kaj tiom da maroj en tiu ĉi mond'   Kaj oceanoj ĝis mara profund'
Plenplenas de plor' kaj tristec'? -   plenplenas per trista mizer'!
 
Kaj kiom da inoj atendas, ho ve,   Kiom da inoj dum tutsola viv'
Kaj restas en tia solec'?   atendas en vea toler'?
Respondon, amik', ja scias nur la vent',   Respondas, amik', tutsole nur la vent',
Repondon ja scias nur la vent'.   respondas tutsole nur la vent'.
 
Kiom da homoj en malliberec'   Kiom da homoj en malliberec'
Suferas nur pro opini'? -   sopiras la ŝanĝon de l' stat'?
Kaj kiom da homaj infanoj, ho jes,   Kaj geinfanoj milionoj dum nokt'
Malsatas sur ter tiu ĉi?   ne dormas pro morda malsat'!
 
Kaj kial la revoj sur pac' sur al ter'   Kiom da homoj noktpetas en rev':
Ne efektiviĝas sur ĝi?   "Ho venu al ni bonas fat'!"
Respondon, amik', ja scias nur la vent',   Respondas, amik', tutsole nur la vent',
Repondon ja scias nur la vent'.   respondas tutsole nur la vent'.
 
Translation of the English poem "Blowin'
in the Wind" by Bob Dylon (civila nomo:
Robert Allen Zimmermann, *1941-05-24) into
Esperanto by Manfred Retzlaff (*1938-11-04)
on 1984-04-29.

La melodio de tiu ĉi kanto, kiun verkis
la aŭtoro Bob Dylon (civila nomo: Robert
Allen Zimmermann) ankaŭ, aŭdeblas en
http://www.youtube.com/watch?v=tGO8snK98l0.
Pri la muziknotoj vidu:
http://de.scribd.com/doc/9589786/Bob-Dylan-Blowin-in-the-wind-notes.
 
    Translation of the English poem "Blowin'
in the Wind" by Bob Dylon (civila nomo:
Robert Allen Zimmermann, *1941-05-24) into
Esperanto by Joachim Gießner (*1913-12-23
- †2003-11-25).

Troveblas tiu ĉi esperantigo de la
kanto-teksto en http://www.esperanto.de/kantoj/kantoj.pdf
sub http://www.esperanto.de/kantoj/index-giessner.html.
Pri Joachim Gießner vidu la vikipediejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Joachim_Gie%C3%9Fner.