Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Bob Dylon * Blowin' in the Wind English 1962-04 Arg-1446-720 2012-12-11 09:07 Manfred only this add
Hans Bradtke Die Antwort weiß ganz allein der Wind German Arg-1448-720 2012-12-11 09:13 Manfred only this add
Joachim Gießner Kiom da mono elspezas la mond' Esperanto Arg-1449-720 2012-12-11 09:50 Manfred only this add
Manfred Retzlaff Kiom da mono elspezas la hom' Esperanto 1984-04-29 Arg-1447-720 | MR-148-1 2012-12-11 09:05 Manfred only this remove

Bob Dylon ,
Kiom da mono elspezas la hom'

 
translated by Manfred Retzlaff
 
Kiom da mono elspezas la hom'
Por la armilar' sur la ter'? -
Kaj kiom da vortoj diratas de li?
Kaj ne malpliiĝas mizer'!
 
Ĉu devos okazi la lasta milit'
Kun neimagebla mizer'?
Respondon, amik', ja scias nur la vent',
Repondon ja scias nur la vent'.
 
Kiom da stratoj sur tiu ĉi ter'
Kondukas al senesperec'? -
Kaj tiom da maroj en tiu ĉi mond'
Plenplenas de plor' kaj tristec'? -
 
Kaj kiom da inoj atendas, ho ve,
Kaj restas en tia solec'?
Respondon, amik', ja scias nur la vent',
Repondon ja scias nur la vent'.
 
Kiom da homoj en malliberec'
Suferas nur pro opini'? -
Kaj kiom da homaj infanoj, ho jes,
Malsatas sur ter tiu ĉi?
 
Kaj kial la revoj sur pac' sur al ter'
Ne efektiviĝas sur ĝi?
Respondon, amik', ja scias nur la vent',
Repondon ja scias nur la vent'.
 
Translation of the English poem "Blowin'
in the Wind" by Bob Dylon (civila nomo:
Robert Allen Zimmermann, *1941-05-24) into
Esperanto by Manfred Retzlaff (*1938-11-04)
on 1984-04-29.

La melodio de tiu ĉi kanto, kiun verkis
la aŭtoro Bob Dylon (civila nomo: Robert
Allen Zimmermann) ankaŭ, aŭdeblas en
http://www.youtube.com/watch?v=tGO8snK98l0.
Pri la muziknotoj vidu:
http://de.scribd.com/doc/9589786/Bob-Dylan-Blowin-in-the-wind-notes.