Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Heinrich Heine * Buch der Lieder, Junge Leiden, VI German Arg-1421-707 2012-12-07 11:33 Manfred only this add
Manfred Retzlaff Libro de la kantoj, Junaĝaj suferoj, VI Esperanto 1983 Arg-1422-707 | MR-137-1 2012-12-07 12:35 Manfred only this remove

Heinrich Heine,
Libro de la kantoj, Junaĝaj suferoj, VI

 
translated by Manfred Retzlaff
 
Nur atendu, vi ŝipisto,
Tuj mi iros for kun vi,
De du inoj mi foriras,
De Eŭropo kaj de ŝi.
 
Sanga fonto, vi rompiĝu
El la korpo, el la kor',
Ke por mia varma sango
Skribitiĝu la dolor'.
 
Kial treme nun hodiaŭ
Mian sangon timas vi,
Kvankam staris longajn jarojn
Antaŭ vi sangante mi.
 
Ĉu ankoraŭ ĝi konatas
Al vi tiu histori'
De serpento, kiu pomon
Donis al pra-ul' de ni?
 
Same kiel mizerigis
Tiun nia pra-patrin',
Tiel ankaŭ vi min tentis,
Tute vi detruis min.
 
Translation of the German poem "Buch der
Lieder, Junge Leiden, VI" by Heinrich
Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17)
into Esperanto by Manfred Retzlaff
(*1938-11-04) on 1983.