Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Buch der Lieder, Junge Leiden, V Germana Arg-1419-706 2012-12-07 09:40 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Libro de la kantoj, Junaĝaj suferoj, V Esperanto 1983-06-29 Arg-1420-706 | MR-136-1 2012-12-07 10:00 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
Libro de la kantoj, Junaĝaj suferoj, V

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Bela loko de sufero,
Bela tombo estas vi.
Bela urbo, estas vero,
Ke adiaŭ diras mi.
 
Nun adiaŭ, promenejo,
Kie iris la knabin',
Nun adiaŭ, sankta ejo,
Kie mi ekvidis ŝin.
 
Se ne estus mi vidinta
Vin, de mia kor' reĝin'!
Ja ne estus okazinta,
Ke mizer' premegas min.
 
Ke vi amu min pasie
Mia estis ne dezir',
Mi nur volis vivi tie,
Kie blovas via spir'.
 
Vi amarajn vortojn diras,
Kaj min puŝas de mi for.
Tio tute min disŝiras,
Malsanegas mia kor'.
 
Kaj mi sentas egan lacon,
Min fortrenas kun baston',
Ĝis mi trovas mian pacon
Fore sub tombeja ŝton'.
 
Traduko de la Germana poemo "Buch der
Lieder, Junge Leiden, V" de Heinrich Heine
(*1797-12-13 - †1856-02-17) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04)
en 1983-06-29.