Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Manfred Retzlaff Libro de la kantoj, Sonĝobildoj, V Esperanto 1984 Arg-1397-692 | MR-127-1 2012-12-04 08:44 Manfred only this remove
Heinrich Heine * Buch der Lieder, Traumbilder, V German Arg-1395-692 2012-12-03 21:50 Manfred only this add

Heinrich Heine,
Libro de la kantoj, Sonĝobildoj, V

 
translated by Manfred Retzlaff
 
Varmega estas mia vango,
Ho, kiel bolas mia sango!
Ĝi ardas ege pro fervoro,
Fortege batas mia koro.
 
Ŝaŭmigas ĝi nun sangon mian,
Ĉar sonĝis mi la sonĝon fian;
De l' nckt' malhela filo venis,
Anhele min kun si fortrenis.
 
Al hela domo mi portiĝis,
En kiu ĝu' kaj bru' fariĝis.
Mi aŭdis tie harpo-sonon;
Kaj mi eniris la salonon.
 
La homoj geedziĝon festis;
Kaj gajaj ili ĉiuj estis.
Sed la belega fianĉino -
Ŝi estis mia karulino.
 
Mi volis plori pro kor-ŝiro,
Fianĉo estis fremda viro;
Senmove mi staranta restis,
Ne diris ion, muta estis.
 
Senvorte mi staranta restis,
La fianĉin' feliĉa estis.
La ĝojo-bruo min ĉagrenis,
La viro ŝian manon prenis.
 
La glason kun la ruĝa vino
Transdonis li al mia ino,
Tintigis per la sia ŝian -
Ho ve! ŝi trinkis sangon mian.
 
Kaj pomon ŝi al la fianco
Transdonis, kaj per unu tranĉo
Ĝin tranĉis tiu ĉi sinjoro -
Ho ve! ĝi estis mia koro.
 
Kaj dolĉe ili okulumas,
Kaj la fianĉo ŝin brakumas.
Li kisas ŝian buŝon ĉarman,
Mort-kison sentas mi malvarman.
 
Varmega estis mia sango,
Sed kiel plombo mia lango.
Muzik' kaj danco komenciĝis,
La gefianĉoj antaŭiĝis.
 
Kaj kiam mi mutadis tie,
Dancantoj ĉirkaŭŝvebis ĉie.
Kaj la fianĉ' al ŝi kliniĝis.
Li diris ion, ŝi ruĝiĝis.
 
Translation of the German poem "Buch der
Lieder, Traumbilder, V" by Heinrich Heine
(*1797-12-13 - †1856-02-17) into
Esperanto by Manfred Retzlaff (*1938-11-04)
on 1984.