Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Manfredo Ratislavo En la glaso ne guto plu Esperanto 2003-10 Arg-133-68 | MR-408-1a 2003-11-21 15:58 Manfred only this remove
Rudolf Baumbach * Keinen Tropfen im Becher mehr German Arg-132-68 | MR-408-1 2013-04-06 21:49 Manfred only this add
N. N. 62 Hospitia sub tilia Latin Arg-1740-68 2013-04-06 22:26 Manfred only this add
N. N. 63 Hospitia sub tilia Latin Arg-1741-68 2013-04-06 22:37 Manfred only this add

Rudolf Baumbach,
En la glaso ne guto plu

 
translated by Manfredo Ratislavo
 
1 Estas eĉ ne plu guto en
mia glas’, la monujo sen
mono; estas la fino.
Ebriigis ja la vin’,
kaj rigardo via min,
ho gastejo-mastrino!
 
2 “Je kredit’ ne povas mi
doni vinon plu al vi,“
diras ŝi ridante.
„Povas por la garanti’
vian sakon doni vi,
restu plu trinkante!“
 
3 Interŝanĝas tiun ĉi
sakon kontraŭ vino li,
volas survojigi
sin, sed diras la mastrin’:
„Lasu, juna ulo, vin
garantiaĵigi!“
 
4 Donas por la garanti’
ĉiujn siajn aĵojn li
kontraŭ dolĉa vino;
afliktite volis sin
turni for de la mastrin’,
la belega ino.
 
5 Diras tiam tiu ĉi
bela ino: „Donu vi
koron al mi vian!“
- Mi sciigas nun al vi,
ke sur sia buŝo ŝi
sentis jen alian.
 
6 Verkis tiun kanton ĉi
en somera nokto mi,
gaje ĝin kantanta.
Sidis antaŭ glas’ da vin
mi sur benk’ kun la mastrin’
sub tilio floranta.
 
Translation of the German poem "Keinen
Tropfen im Becher mehr" by Rudolf Baumbach
(*1840 - †1905) into Esperanto by
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) on 2003-10.