Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Jens Rohwer * Wer nur den lieben langen Tag German Arg-1347-671 2012-11-22 17:40 Manfred only this add
Manfred Retzlaff Kiu la tutan tagon Esperanto 1983-12-06 Arg-1348-671 | MR-090-2 2012-11-22 14:58 Manfred only this remove

Jens Rohwer,
Kiu la tutan tagon

 
translated by Manfred Retzlaff
 
1. Kiu la tutan tagon de
la maten' sen laboro
pasigas, tiu ne
apartenas al ni.
Ekstaras frumatene ni,
je l' unua sunradi'.
Kiam venas la vesper',
tiam ni en ver'
estas - post farita far' -
gaj-anima ular'.
 
2. Se estas diligenta vi,
ĝojo- kaj vivo-plena,
ekrajdu vi al ni
sur galopa ĉeval'.
Se trovos vi ĉevalon ne,
tiam vi rapidu tre!
Kuru por atingi nin!
Ni bezonas vin!
Aŭ veturu per la ĉar'
al ni gaja ular'.
 
3. Se vin la homoj sur la voj'
scivoleme demandos,
al ili diru: Ĝoj-
landen iras mi nun!
Ĝoj-lsndo estas ĝia nom',
kantu ĉiu juna hom'
kun ni, venu el la mond'
al ĉi gaja rond'.
Vivu tiu vigla ar',
nia gaja ular'.
 
4. Ekfermu nun, amikoj vi,
man-en-mane la rondon
kaj niajn korojn ni
nun kunigu sen ĝen'!
Kun laŭd' al nia patra Di'
ĉiutage vivas ni;
ĉar Li nin laŭ Sia plan'
tenas en la man'.
Venu do rapide, ĉar
estas ni gajular'.
 
Translation of the German poem "Wer nur
den lieben langen Tag" by Jens Rohwer
(*1914-07-06 - †1994-06-04) into
Esperanto by Manfred Retzlaff (*1938-11-04)
on 1983-12-06.

La melodio estas aŭdebla en
http://abmp3.com/download/7711216-01.html
kaj en https://www.poezio.net/newpoetry?version-id=1348.
Siehe auch:
http://www.deutscheslied.com/de/sea
ch.cgi?cmd=composers&name=Rohwer%2C+Jens
.