Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Manfred Retzlaff Enlitiĝi devas vi Esperanto 1983 Arg-1344-669 | MR-082-1 2012-11-21 19:37 Manfred only this remove
James Krüss * Hanselmann muss schlafen gehn German Arg-1343-669 2012-11-21 19:24 Manfred only this add

James Krüss,
Enlitiĝi devas vi

 
translated by Manfred Retzlaff
 
Enlitiĝi devas vi,
ĉar jam la malhelo
de l' vespero ĉirkaŭ ni
nun ekregas ĉie ĉi,
lumas hela stelo.
 
Dormos baldaŭ jam la sun'
en la nigra spaco.
Kaj la viro sur la lun'
iras en la liton nun
pro treega laco.
 
La paseroj de l' tegment'
iris en la nestojn.
Sin kuŝigis eĉ la vent',
nur la kat' en la silent'
ĉasas nokte bestojn.
 
Ĉar fariĝis nun vesper'
ĉiuj sin kaŝigas.
Sed kelkiun la mizer',
la doloro kaj sufer'
tute maldormigas.
 
Translation of the German poem "Hanselmann
muss schlafen gehn" by James Krüss (Jakobo
Krujso, *1926-05.31 - †1997-08.02)
into Esperanto by Manfred Retzlaff
(*1938-11-04) on 1983.