Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Manfred Retzlaff La kapelo Esperanto Arg-1287-639 2012-11-02 08:49 Manfred only this add
Hans-Georg Kaiser La kapelo Esperanto Arg-1290-639 2012-11-02 09:10 Manfred only this add
Ludwig Lazarus Zamenhof La kapelo Esperanto Arg-1288-639 2012-11-02 16:27 Manfred only this remove
Ludwig Uhland * Die Kapelle German Arg-1286-639 2012-11-02 16:53 Manfred only this add

Ludwig Uhland,
La kapelo

 
translated by Ludwig Lazarus Zamenhof
 
Supre staras sur la monto
La silenta kapeleto,
En la valo, ĉe la fonto
Ĝoje kantas paŝtisteto.
 
Sonorado, mortkantado
Nun eksonas tra l' silento, -
Haltas knabo en kantado
Kaj aŭskultas kun atento.
 
En la tombojn de l' monteto
El la valo ĉiu venos.
Ankaŭ vin, ho paŝtisteto,
Oni iam tien prenos.
 
Translation of the German poem "Die Kapelle"
by Ludwig Uhland (*1787.04.26 -
†1862-13-11) into Esperanto by
Ludwig Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro
Zamenhofo, *1859-12-15 - †1917-04-14).

Tiu ĉi poem-traduko troviĝas ankaŭ en
www.literaturo.dk/kapelo.htm, ene
de la listo http://www.literaturo.dk/enhavo.htm.