Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Manfred Retzlaff Sur la Lujneburga erikejo Esperanto Arg-1261-624 2012-10-22 23:12 Manfred only this add
Oskar Breddermann Lüneburga erikejo Esperanto Arg-1262-624 2012-10-23 21:11 Manfred only this remove
Hermann Löns * Auf der Lüneburger Heide German Arg-1260-624 2012-10-23 21:15 Manfred only this add

Hermann Löns,
Lüneburga erikejo

 
translated by Oskar Breddermann
 
1. Lüneburgan erikejon
en mirige bela land'
mi trapasis ĉiuloken,
multon montris voja rand'
Faleri, falera
ho; karul', karulin',
via ja scias, scias ja.
 
3. Fratoj, lasu glasojn tinti;
ĉar la muskatela vin'
acidiĝus pro maluzo,
tial ne eltrinku ĝin.
Faleri, falera
ho: karul', karulin',
via ja scias, scias ja.
 
3. Ruĝajn cervojn ni ekĉasu
gaje en arbaro, dum
niaj hundoj laŭte bojas
kaj pafiloj krakas "bum".
Faleri, falera
ho; karul', karulin',
via ja scias, scias ja.
 
4. Vi belega, vi ĉarmega
kvazaŭ lakt' kaj sango, flor';
ni anime kunligiĝu
kaj nin amu kor' al kor'.
Faleri, falera
ho; karul', karulin',
via ja scias, scias ja.
 
Translation of the German poem "Auf der
Lüneburger Heide" by Hermann Löns
(*1866-08-29 - †1914-09-26) into
Esperanto by Oskar Breddermann.

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
trovis en la kantlibreto "Jen la kanto de
l' vojaĝ'", eldonita de Dansk Esperanto-Forlag
en la jaro 1973, represita de D.E.F. (Dana
Esperanto-Federacio).