Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
August Graf von Platen-Hallermünde * Du denkst an mich so selten Germana Arg-120-62 | MR-260-1a 2003-10-26 00:46 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Malofte viaj pensoj Esperanto 1993 Arg-121-62 | MR-260-1a 2003-10-26 00:50 Manfred nur tiun forigu

August Graf von Platen-Hallermünde,
Malofte viaj pensoj

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Malofte viaj pensoj
okupas sin pri mi;
diversas niaj mensoj,
diverson celas ni. 1)
 
Mi volus tramigradi
kun vi tra via land’,
sub tendoj tranoktadi
kun vi ĉe fora strand’.
 
Se volas rekompenci
per am’ vi tion ĉi
poemon, diferenci
ja ĉesos ambaŭ ni.
 
Traduko de la Germana poemo "Du denkst an
mich so selten" de August Graf von
Platen-Hallermünde (*1796 - †1835)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1993.
 
1) aŭ: alion celas vi.