Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Felix Ney Rozbranĉo forĝermadis Esperanto Arg-1246-618 2012-10-18 22:27 Manfred only this add
Leland Bryant Ross Jen ĉiamviva Rozo Esperanto Arg-1247-618 2014-09-08 13:06 Manfred only this remove
N. N. 32 * Es ist ein Ros entsprungen German Arg-1243-618 2012-10-18 21:49 Manfred only this add
Thomas Laub En rose så jeg skyde Danish Arg-1249-618 2012-10-19 19:29 Manfred only this add
Joachim Gießner Elkreskis rozbranĉeto Esperanto Arg-1244-618 2012-10-18 21:24 Manfred only this add
Guido Holz Burĝonis rozarbedo Esperanto Arg-1245-618 2014-09-07 14:38 Manfred only this add
N. N. 33 A spotless roze is growing English Arg-1248-618 2012-10-19 08:19 Manfred only this add

N. N. 32,
Jen ĉiamviva Rozo

 
translated by Leland Bryant Ross
 
Jen ĉiamviva Rozo
laŭ vorto de profet'
El la Jiŝaja ŝoso
ekkreskis kun impet'.
Ĝi venis, hela Flor',
en frida tempo vintra
Je noktomeza hor'.
 
Jesaja ĝin anoncis,
la menciita Flor';
Maria ĝin responsis
el patrin-ama kor'.
Ŝi naskis Rozon por
klarigi Dian amon
Je noktomeza hor'.
 
Ĉi tiu milda Floro
per sia dolĉ-arom'
Heligas per Digloro
la vojon de la hom'.
Ja homo, tamen Di',
ĝi ŝarĝojn malpezigas
Kaj homojn savas ĝi.
 
Translation of the German poem "Es ist
ein Ros entsprungen" by N. N. 32 into
Esperanto by Leland Bryant Ross (Ros'
Haruo).

Tiu ĉi traduko troviĝas en
http://www.reocities.com/cigneto/thctxt/j/jencxiamv1.html.
Pluaj tradukoj de la sama aŭtoro troviĝas
sub http://www.reocities.com/cigneto/thcbio/r/ros_h.html.
Pri la tradukinto vidu la facebook-paĝon
https://www.facebook.com/leland.ross/photos.