Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
N. N. 30 * Muss i denn German Arg-1237-616 2012-10-17 19:25 Manfred only this add
Gießner, Joachim Devas mi Esperanto Arg-1238-616 2012-10-17 18:45 Manfred only this remove

N. N. 30,
Devas mi

 
translated by Joachim Gießner
 
1. Devas mi, devas mi
El la urb' migri nun
Urb' migri nun,
Kaj vi restos tie ĉi.
Sed revenos, revenos.
Revenos mi ja
Revenos mi ja,
Kaj mi vivos nur por vi.
Jam mi vin forlasi devas nun,
Sed min tiros am' al vi.
Jam mi vin forlasi devas nun,
Sed min tiros am' al vi.
 
2. Ploras vi, ploras vi,
Ĉar mi migros nun for,
Migros nun for,
Kvazaŭ am' ne estus pli.
Eĉ se multaj knabinoj
Jen vivas en mond',
Vivas en mond',
Mi fidelos nur al vi.
Ho, ne pensu, pro alia in'
Ne plu amon sentus mi.
Ho, ne pensu, pro alia in'
Ne plu amon sentus mi.
 
3. Pasos jar', pasos jar',
Pretos vinberoj jam,
Vinberoj jam,
Tempo por reven' al vi.
Kaj se tiam ankoraŭ
Vi amos min,
Amos min,
La edziĝon festos ni.
Pasos jar', kaj ree venos mi,
Apartenos nur al vi.
Pasos jar', kaj ree venos mi,
Apartenos nur al vi.
 
Translation of the German poem "Muss i
denn" by N. N. 30 into Esperanto by Joachim
Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25).

Tiu ĉi kanto-traduko troviĝas en
http://www.esperanto.de/kantoj/index-giessner.html,
pli precize sub http://www.esperanto.de/kantoj/kantoj.pdf.