export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats] |
author [first name] | title | language | publication | id code | last modification | view |
---|---|---|---|---|---|---|
Gießner, Joachim | Arbar-adoro | Esperanto | Arg-1229-611 | 2012-10-11 22:02 Manfred | only this remove | |
Dreves, Leberecht | * Waldandacht | German | Arg-1228-611 | 2012-10-11 21:58 Manfred | only this add |
Leberecht Dreves, |
translated by Joachim Gießner |
Matene, kiam krias kok' |
Kaj ne varmiĝas jam aer', |
Eĉ antaŭ la koturna vok' |
Nur eĥas korn' tra la eter'. |
La kara Dio laŭ emo Sia |
Kviete iras tra l' arbar'. |
Lin aŭdas veni plaŭda font' |
Kaj ĉesas tur murmuri ĝi. |
Estime Lin l'arbare mond' |
Omaĝas en sincer pi'. |
La arboj revas: Nun ni mallevas |
La branĉojn antaŭ nia Di'. |
Vekiĝas la floretoj nun, |
Ja sentas tuj: jen la Sinjor'. |
Kaj ili antaŭ venos Sun' |
L'okulojn viŝas kun fervor'. |
Kaj flustras kore, al Li adore: |
Kar-Dio iras tra l'arbar'. |
Translation of the German poem "Waldandacht" by Leberecht Dreves (*1816-09-12 - †1872-12-19) into Esperanto by Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Tiu ĉi traduko troviĝas en http://www.esperanto.de/kantoj/kantoj.pdf. Informoj pri la komponisto Franz Abt troviĝas en http://de.wikipedia.org/wiki/Franz_Abt. |