Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Johann Gaudenz von Salis-Seewis * Herbstlied German Arg-1225-609 2012-10-11 17:47 Manfred only this add
Joachim Gießner Buntaj jam l'arbaroj Esperanto Arg-1226-609 2012-10-11 13:07 Manfred only this remove

Johann Gaudenz von Salis-Seewis,
Buntaj jam l'arbaroj

 
translated by Joachim Gießner
 
Buntaj jam l'arbaroj,
Flavaj la kamparoj,
Venas la aŭtun'.
Ruĝfolioj palas,
Griznebulo falas,
Vent' malvarmas nun.
 
Peza vinberaro,
El la foliaro
Brilas en purpur'.
Sur spalir' ruĝbriloj
De persikaj miloj
Mola haŭtvelur'.
 
.......................
.......................
.......................
.......................
.......................
,,,,,,,,,,,,,,,,,,,,,,,
 
Rikoltiĝas vinoj,
Kantas la knabinoj
Dum la kolektad'.
Ĉie en la landoj
Flirtas ĉaprubandoj,
Gaja jubilad'.
 
Dolĉaj violonoj
Kaj de l' flutoj sonoj
Ĉe la luna hel'.
La knabinoj vokas
Kaj la danco logas
Sub la noktĉiel'.
 
Translation of the German poem "Herbstlied"
by Johann Gaudenz von Salis-Seewis
(*1762-12-26 - †1834-01-29) into
Esperanto by Joachim Gießner (*1913-12-23
- †2003-11-25).

Tiu ĉi kantotraduko troveblas en
http://www.esperanto.de/kantoj/kantoj.pdf.