Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Manfredo Ratislavo La metamorfozoj, Antaŭparolo Esperanto 1992/2000 Arg-115-59 | MR-246-2a 2003-10-26 00:16 Manfred only this remove
Publius Ovidius Naso * Metamorhoses, proemium Latin Arg-114-59 | MR-256-2a 2003-10-25 23:56 Manfred only this add

Publius Ovidius Naso,
La metamorfozoj, Antaŭparolo

 
translated by Manfredo Ratislavo
 
Estas prenita de mi de l’ amboso tiu ĉi verko,
mankas pro tio al ĝi, lasta ŝlifado per mi.
 
Kaj pardonon mi petas anstataŭ laŭdo, leganto,
vi laŭdegas min ja, ne naŭziĝinte per ĝi.
 
Prenu vi ankaŭ kun tiu la seson da tiuj ĉi versoj,
meti je la komenc’ povas vi ilin ja.
 
Kiu ajn prenos ĉi tiujn senpatrigitajn volumojn,
zorgu, ke en sia urb’ estu por ili lok’.
 
Pensu vi ankaŭ, ke ĝia autor’ ne eldonis la verkon,
ke oni ŝiris ĝin kvazaŭ el lia ŝerk’.
 
Ĉiujn erarojn restintajn en mia verkaro mi estus
ja foriginta, sed ne estis plu ebla al mi.
 
 
La unua libro
 
Diri, ke aliformiĝis la korpoj de l’ mondo, mi emas.
Dioj, vi estu favoraj al tiu ĉi mia projekto!
Lasu, ĉar vi ilin ŝanĝis, soni nun tiun ĉi kanton
de la komenco de l’ mondo ĝis nia nuntempa epoko.
 
Translation of the Latin poem "Metamorhoses,
proemium" by Publius Ovidius Naso (*-43
- †18) into Esperanto by Manfredo
Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner
Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04)
on 1992/2000.