Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Retzlaff, Manfred Dektritilio, ĉapitro 9, Sur arbaraj padoj Esperanto Arg-1174-582 2012-04-26 10:40 Manfred only this remove
Weber, Friedrich Wilhelm * Dreizehnlinden, Kapitel 9, Auf Waldes Pfaden German Arg-1173-582 2012-04-26 10:14 Manfred only this add

Friedrich Wilhelm Weber,
Dektritilio, ĉapitro 9, Sur arbaraj padoj

 
translated by Manfred Retzlaff
 
1 Gardi je urs-piedego
povas sin la kapreolo,
sed ne kontraŭ kato, kiu
ĝin atakas je la kolo. -
 
2 Se vi iras tra arbaro,
gardu vin sur vojoj viaj:
Fiaj elfoj estas tie,
nigraj homoj eĉ pli fiaj. -
 
3 Sovaĝej’! La laca suno
kuŝas sur rokvandoj vastaj,
por regali lastajn florojn
per favoroj siaj lastaj.
 
4 Siblas tra la arbopintoj
de l’ fagaro, la trankvila,
de l’ kolombo, la sovaĝa,
kurta, klaka bat’ flugila.
 
5 Pego hakas, fore sonas
de l’ monedoj la kriĉado;
kaj jen, kvazaŭ monto spirus,
longa, peza suspirado.
 
6 Zumas nur abeloj cirkaŭ
genciano kaj serpilo,
krias akcipitro ie,
ree muto kaj trankvilo. -
 
7 Gardu vin, Elmar’! - Li iris
malrapide tra l’ ravinoj,
kie for de l’ homoj kunen
venas cervoj kaj cervinoj.
 
8 Ĉu li volis sekvi beston,
pro plezuro ĝin mortigi?
Ho, li volis en sanktejo
preĝi kaj sin senpekigi. -
 
9 Venis li al senarbejo
verda jen en la arbaro,
kaj sur tiu staris meze
ega kverko de Donaro. 1)
 
10 Larĝe kiel templa halo
volbis sin branĉaro ĝia,
sanktigita, ne lezita
de hakil’ au klingo ia.
 
11 Lau saga’ kaj patra kredo
estis ĝi propraj’ de dio,
susuranta kaj en trunko
kaj en branĉo kaj folio.
 
12 Tien iris nun Elmaro,
senarmile, manligite;
propravole mallibera
supren li sin turnis rite.
 
13 Staris kun klinita kapo
li en la sanktejo dia,
diris li: „Tro longe venis
mi ne plu al servo via.
 
14 Ho, mi aŭdas, ke kolero
via tremas tra l’ folioj!
Se malamas min teruloj,
min favoru, bonaj dioj!
 
15 Se en la arbaron iris,
knab’, de birda kant’ logita,
lin insultas, sed ne longe,
la patrino afliktita.
 
16 Vi koleru, sed ne troe,
venas mi kun vunda koro;
ĉar purigas pentemulon
ja la fluo de la ploro.
 
17 Ho, vi Eternulo, kiun
serĉas mi el tuta koro,
kiu vi la sunon regas
kaj homsortojn kun favoro;
 
18 kiu vi al mi proksime
flustras ion arbopinte,
kies sencon tamen mi ja
ne komprenas, gin aŭdinte;
 
19 ĉu Votano, ĉu Donaro
estas via nom’, ho Dio?
Estas vi neekkonita,
unusola, same ĉio!
 
20 Tie ĉi sur konsekrita
grundo mi al vi oferas
ĉion, kion mi sopiras,
ĉion, kion mi esperas!
 
21 Mi rezignas pri feliĉo,
dezirante vian gracon;
mi fordonas la sopiron,
donu vi al mi nur pacon!
 
22 Volas mi abnegacii!“ -
Jen rompiĝas la silento!
Jen kraket’ kaj kordosiblo
kiel siblo de serpento!
 
23 Sanceliĝis jen Elmaro,
sag’ en lia brust’ fiksiĝis,
tiun elŝirinte salte
en densejon li eniĝis.
 
24 Fuĝo kaj rapida sekvo!
Kaptis lin Elmar’: „Murdisto!“
- kriis li - „Vi maliculo!
Vi, de l’ rego mesaĝisto?
 
25 Kiam mi al malfermita
vokis vin batal-defio,
vi fanfaronul’ retiris
vin post via komisio!
 
26 Sed feliĉe! Malhonorus
mian glavon sango via!
De servisto strangolite
mortu ja kanajlo tia!
 
27 Vi ne tremu! Mi ne tuŝos
vin, samkiel oni restas
for de iu, kiu de la
pesto infektita estas.
 
28 Ĉu ne aĉeteblis iu?
Ĉu ne trovis vi friponon,
ke al vi vi propramane
malhonoris la blazonon?
 
28 Mute lin rigardis tiu,
furioze kaj timide;
glitis suben lia arko,
staris ili vid-al-vide.
 
30 Balbutante vokis Gero:
„Antau tribunalon venos
vi! Mi tie vin akuzos!“
Jen Elmar’: „Mi gin eltenos!“ -
 
31 „Se vi min ofendos, tiam 2)
neniigos proskripcio
reĝa vin, ĉar ni potencas!“
Jen Elmaro: „Juĝos dio!
 
32 Kuru for!“ - La Frank’ forfuĝis
kun malben’ tra l’ arbustaro;
de l’ sovaĝa kato krio
raŭke sonis el fagaro.
 
Translation of the German poem "Dreizehnlinden,
Kapitel 9, Auf Waldes Pfaden" by Friedrich
Wilhelm Weber (Frederiko Vilhelmo Vebero,
*1813-12-25 - †1894-04.05) into
Esperanto by Manfred Retzlaff (*1938-11-04).
 
1) Tio estas kverko konsekrita al la dio
Donaro.
2) \\„Se vi lezos min, vin reĝa\\neniigos
proskripcio;\\la potenco estas nia!“\\Jen
Elmaro: „Juĝos dio!“