Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Manfred Retzlaff Dektritilio, ĉapitro 8, La druidino Esperanto Arg-1171-580 2012-04-26 09:51 Manfred only this remove
Friedrich Wilhelm Weber * Dreizehnlinden, Kapitel 8, Die Drude German Arg-1170-580 2012-04-22 15:33 Manfred only this add

Friedrich Wilhelm Weber,
Dektritilio, ĉapitro 8, La druidino

 
translated by Manfred Retzlaff
 
1 Regis nokto enarbare,
kalmo kaj nenio bruis;
ĉirkaŭ l’ trunkoj de la arboj
milde la lunlumo fluis.
 
2 Nur malsupre en la valo
babiladis rivereto,
kiel flustre, duondorme
diras ion infaneto.
 
3 Foje nur eksonis fore
de anaso raŭka krio;
foje oni aŭdis ion,
se de arbo falis io.
 
4 Vagis jen la melo, kiu
vivas en arbar’ ermite,
tra l’ faghaloj, ĉirkaŭiris
senarbejojn li evite.
 
5 Tie, ĉe deklivo norda,
meze en la sovaĝejo,
jen situis iu groto,
for de ia homloĝejo.
 
6 Vasta estis ĝi,senfina;
iam estis ĝi loĝata
laŭ saga’ de nanoj, kiuj
iris for, nun evitata.
 
7 Estis tio lok’ terura,
kiel pordo de l’ infero;
serpentumis sur la rokoj
verdaj ĉiroj de hedero.
 
8 Serpentumis arbradikoj
tra la fendoj de l’ ravino;
kvazaŭmorta, forgesite
loĝis jen la druidino.
 
9 Sola estis ŝi kun hundo,1)
kun la oldaj dioj, kiuj2)
alparolis ŝin en ŝtormoj
aŭ en birdo-voĉoj iuj.
 
10 Ĉe la fonto antaŭ l’ grot’ sen
movo estis ŝi kaŭranta,
kiel griza ŝtonfiguro
super tombo malĝojanta.
 
11 Suben pendis lutra felo
ĝis la kokso, de la kolo;
kovris ŝiajn membrojn falda
vesto ĝis la maleolo.
 
12 Sonĝe sidis kun la frunt’ ŝi
en maldekstra mano sia,
dum la dekstra mano kuŝis
sur la kap’ de hundo ŝia.
 
13 Sidis ŝi jen meditante,
unu el la inoj mornaj,
kiuj ĉerpas el la fonto
de la scio, tiuj Nornaj.3)
 
14 Ĉu revagis ŝiaj pensoj
al la tagoj forfuĝintaj,
antaŭ ol la Frankoj estis
Saksajn landojn konkerintaj?
 
15 Ĉu ŝi afliktiĝis pro la
mizerega nuna stato,
aŭ ĉu antaŭ ŝi vidiĝis
en estont’ malbona fato?
 
16 Grumblis ŝia hundo, glimis
de okuloj liaj brilo;4)
ĉar de malproksime sonis
paŝoj tra l’ arbar-trankvilo.
 
17 Jen Elmar’, li ŝin salutis,
rekte antaŭ ŝi haltante.
„Kion volas vi?“ ŝi diris,
ŝian kapon ne levante.
 
18 „Svanahild’, vi saĝulino,
pli ol tri generaciojn
vi favore ja konsilis
niajn Falkajn familiojn.
 
19 Hejmen iris al Votano
kaj al Frejo ĉiuj; domo
mia estas forlasita,
estas mi soleca homo.“
 
20 „Malfermita al vi estas5)
ja la voj’ al amikaro,
sed sur voj’ ne surpaŝata
kreskas densa arbustaro.
 
21 Juna Falko, longe flugis
vi ne plu al grundo mia;
ĉu vi timas la tag-lumon,
ke vi venas je hor’ tia?
 
22 Je solstic’, ĉe l’ ŝtono estis6)
lasta renkontiĝo nia,
aŭdis mi pri la enhala
brava flugil-bato via,
 
23 Ke bruligis viajn plumojn
vi en flamoj.“ - „Tion, kion
homa dev’ ordonas, ĉu vi
volas nun kondamni tion?“
 
24 „Ne kondamnas mi, mi laŭdas
noblan faron, pensas nure:
kio pelis vin, ne estis
tio homa devo pure.
 
25 La ĉasist’ fariĝis predo,
kaj la falk’ malsovaĝigi
lasis sin, per leda ĉapo
sin blindigi kaj lamigi.“
 
26 „Ho, patrino, vi severa!
Dolorigas min ja tiaj
vortoj viaj; jam suferis
mi sufiĉe de aliaj!“
 
27 „Luktis vi kun urs’ kaj rompis
vi la ostojn ja de tiu:
Ĉu dum flor-rompado pikis
vin insekt’ aŭ vermo iu?
 
28 Ĉu vi ploras nun, ĉar skrapis
fine vin per sia pinta
ungo la katet’, kun kiu
longe estas vi ludinta?“
 
29 „Akraj estas viaj vortoj;
luktas ja en mia sino
unu kontraŭ la alia
amo kaj malaminklino.7)
 
30 Mi parolos aŭ mi mortos!
Kion mi en mia sino
longe portis, mi ĝin povas
plendi nur al vi, patrino.
 
31 Helpu min, min malsanulon,
min konsilu, saĝulino!
Estas, kiun mi nun amas8)
kristanin’, de Frank’ filino!“
 
32 Jen la druidin’ rektigis
sin, profunde ŝi suspiris,
dolorige kaj severe
jenon al Elmaro diris:
 
33 „Jam perdita estas vi! Se
brulus la haldomo via,
malpli estus pereiga
jena brul’ ol fajro tia.
 
34 Iru al la Franka grafo,
ke vin tiu kristanigu,
antaŭ l’ kruco vi vin klinu
kaj per akvo vin baptigu.
 
35 Ĉu ne opiniis digna
vi el virgulinoj niaj
iun zorgi pie por la
dom’ kaj stal’ kaj korto viaj?“
 
36 Diris li: „La dipatrino
pesas ĝojojn kaj dolorojn;
kiel vento akvo-ondojn
ŝi kondukas la hom-korojn.
 
37 Ĉu memoras vi je l’ kant’ pri
Svanahildo, la aminda,
kiu ploris - ni ĝin ofte
kantis - pri junulo Vinda. 9)
 
38 Dronis tiu Vinda knabo,
ŝi priploris sian amon;
amas mi nun ekstertribe,
ĉu ne faris ŝi la samon?“
 
39 Ŝi mallevis sian kapon:
„Jarojn vidis mir fordrivi,
mi malhelon antaŭvidas;
triste estas longe vivi.
 
40 Ol la altaj kverkoj tie
estas mi jam pli maljuna,
kiuj multajn jarojn kreskis
ĝis ilia alto nuna.
 
41 Estas mi jam prae aĝa, 10)
fremda en la novaj aĵoj,
mi egalas al kaduka
trunko inter maj-verdaĵoj.
 
42 Laca estas mi jam ege;
baldaŭ mi pro mortmalsano
el Saksuj’ salutojn lastajn
portos al la di’ Votano.
 
43 Dia sorto, homa sorto
estas antaŭdecidita:
Unu restas, regas. - Via
vojo estas destinita.
 
44 Iru! Aŭdas en la arboj
mi jam mesaĝiston mian:
Sur arbaraj padoj sombraj
vi renkontos faton vian!“ -
 
45 Iris nun Elmar’. - La luno
kaŝis sin post nub-kurteno;
pluvo-gutoj susuradis,
grize venis la mateno.
 
46 Sen konsol’, melankolie
tra l’ arbar’ li iris tiam;
tiom fremda kaj soleca 11)
li sin sentis ja neniam.
 
47 Kion diris la Valino, 12)
kiel li komprenu tion?
Ĉu ŝi celis malamikon? -
Ĉu koleran iun dion? -
 
48 Iru vi nur! Bonaj fortoj 13)
ankaŭ gardos vin estonte:
Sur arbaraj padoj iras
vi al via fat’ renkonte.
 
Translation of the German poem "Dreizehnlinden,
Kapitel 8, Die Drude" by Friedrich Wilhelm
Weber (Frederiko Vilhelmo Vebero, *1813-12-25
- †1894-04.05) into Esperanto by
Manfred Retzlaff (*1938-11-04).
 
1) aŭ: \\Solis ŝi kun sia hundo,\\ŝi kun
siaj dioj solis,\\kiuj en birdvoĉoj kun
ŝi\\aŭ en ŝtormveter' parolis.
2) aŭ: \\sola kun la dioj, kiuj
3) La Nornoj (vidu PIV) estas laŭ la ĝermana
mitologio diinoj, kiuj destinas la sorton
de la homoj, ili korespondas al la Parcoj
de la greka mitologio.
4) aŭ:\\verde lia okul-brilo;
5) aŭ:\\Malfermita al vi estas\\ja la vojo
al-amika,\\ sed sur vojo ne paŝata\\kreskas
arbustaro pika.
6) aŭ:\\Ĉe l' ofero-ŝton' okazis
7) aŭ:\\„Akraj estas viaj vortoj;\\luktas
ja en mia koro\\unu kontraŭ la alia\\amo
kaj malamfervoro.
8) aŭ:\\Estas tiu, kiun amas\\mi, de l'
Franka graf' filino!"
9) Vindoj aŭ Vendoj estas alia nomoj por la
Slavoj. La Germanoj (kaj verŝajne ankaŭ
iliaj antaŭuloj, la ĝermanaj triboj)
nomis siajn orientajn najbarojn tiel, en
la germana lingvo: Wenden.
10) aŭ:\\Estas mi sagao-aĝa,
11) aŭ:\\tiom sola, forgesita\\estis li ĝis
nun neniam.
12) Laŭ la ĝermana mitologio estics Wala,
esperante: Valino, la nomo de iu profetino
aŭ ĝenerale profetino.
13) aŭ:\\Iru vi, Elmaro! Bonaj\\fortoj gardos
vin estonte: