Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Ratislavo, Manfredo * Dormu, mia infanet' Esperanto 1990 Arg-1133-561 2010-09-19 10:10 Manfred only this remove

Manfredo Ratislavo,
Dormu, mia infanet'

 
Dormu, mia infanet’!
Gardos vin la anĝelet’,
Amas vin la kara Di’,
Dormu, sonĝu dolĉe vi!
 
Malleviĝis jam la sun’,
Lumas la duona lun’,
Staras alte ĉe l’ ciel’
Ankaŭ la vespera stel’.
 
Kaj se volos nia Di’,
Morgaŭ revekiĝos vi,
Levos ree sin la sun’.
Dormu, sonĝu dolĉe nun!
 
Author of this Esperanto poem is Manfredo
Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner
Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04), published 1990.

Mi, Manfred Retzlaff, verkis tiun kiel
endormigan kanton por miaj infanoj. Ĝi
estas kantebla laŭ iu rusa aŭ siberia
melodio, kiun mi iam aŭdis en Radio
Moskvo.