Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Leopold Blumental [Karulin', vi devas diri] Esperanto Arg-1122-555 2010-09-13 22:21 mgr only this remove
Manfred Retzlaff [Diru vi, ho karulino] Esperanto Arg-1120-555 2010-09-13 20:55 Manfred only this remove
Heinrich Heine * [Liebste, sollst mir heute sagen] German Arg-1119-555 2010-09-13 20:50 Manfred only this add

Heinrich Heine,
[Karulin', vi devas diri]

 

Heinrich Heine,
[Diru vi, ho karulino]

 
translated by Leopold Blumental   translated by Manfred Retzlaff
 
Karulin', vi devas diri,   Diru vi, ho karulino,
Ĉu ne sonĝo estas vi,   Nun al mi, ĉu estas vi
En somera tag' florinta   Sonĝobild’ el mia sino,
El poeta fantazi'?   El poeta fantazi’?
 
Ne! erar'! ... Buŝeton tian,   Sed ne! Tian infaneton,
Sorĉon de la okulet',   Tian ravan brilon de
Tiel dolĉan knabineton   La okuloj, la buŝeton,
Ne ekkreos la poet'!   Kreas la poeto ne.
 
Nur vampirojn, baziliskojn,   Baziliskojn, vampiraĉojn,
Monstrojn, idojn de malam',   Drakojn, de l’ infero la
Nur terurajn fablajn bestojn,   Plej timigajn fi-bestaĉojn
Poetara kreas flam'!   Kreas la poeto ja.
 
Vin do ... kaj ruzecon vian   Sed ne! Vin, malicon vian,
Ĉe anĝela vizaĝet',   La vizaĝon ravan, - ve! –
La rigardojn piajn .., falsajn ...   La rigardon false pian
Ne eksonĝos la poet'!   Kreas la poeto ne.
 
Translation of the German poem "[Liebste,
sollst mir heute sagen]" by Heinrich Heine
(*1797-12-13 - †1856-02-17) into
Esperanto by Leopold Blumental (Leo Belmont,
*1865-03-08 - †1941-10-19).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
tradukon el la libreto "H. Heine - Libro
de Kantoj", eldonita en 1911 de la
"Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig,
Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur
la frontpaĝo de la kajero estas malsupre
indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel,
Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre:
Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.]
La germanan originan version verkitan de
Heinrich Heine vidu: "Buch der Lieder",
sekcio "Lyrisches Intermezzo", n-ro XVI.
- Informoj pri la tradukinto Leopold
Blumental (kaŝnomo: Leo Belmont) troviĝas
en la vikipedia retejo
http://eo.wikipedia.org/wiki/Leo_Belmont.
  Translation of the German poem "[Liebste,
sollst mir heute sagen]" by Heinrich Heine
(*1797-12-13 - †1856-02-17) into
Esperanto by Manfred Retzlaff (*1938-11-04).

La poemo troviĝas en la „Libro de la
kantoj“, sekcio
„Junaj suferoj - romancoj“, n-ro XVI.