Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Heinrich Heine * [Liebste, sollst mir heute sagen] German Arg-1119-555 2010-09-13 20:50 Manfred only this add
Leopold Blumental [Karulin', vi devas diri] Esperanto Arg-1122-555 2010-09-13 22:21 mgr only this remove
Manfred Retzlaff [Diru vi, ho karulino] Esperanto Arg-1120-555 2010-09-13 20:55 Manfred only this add

Heinrich Heine,
[Karulin', vi devas diri]

 
translated by Leopold Blumental
 
Karulin', vi devas diri,
Ĉu ne sonĝo estas vi,
En somera tag' florinta
El poeta fantazi'?
 
Ne! erar'! ... Buŝeton tian,
Sorĉon de la okulet',
Tiel dolĉan knabineton
Ne ekkreos la poet'!
 
Nur vampirojn, baziliskojn,
Monstrojn, idojn de malam',
Nur terurajn fablajn bestojn,
Poetara kreas flam'!
 
Vin do ... kaj ruzecon vian
Ĉe anĝela vizaĝet',
La rigardojn piajn .., falsajn ...
Ne eksonĝos la poet'!
 
Translation of the German poem "[Liebste,
sollst mir heute sagen]" by Heinrich Heine
(*1797-12-13 - †1856-02-17) into
Esperanto by Leopold Blumental (Leo Belmont,
*1865-03-08 - †1941-10-19).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
tradukon el la libreto "H. Heine - Libro
de Kantoj", eldonita en 1911 de la
"Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig,
Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur
la frontpaĝo de la kajero estas malsupre
indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel,
Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre:
Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.]
La germanan originan version verkitan de
Heinrich Heine vidu: "Buch der Lieder",
sekcio "Lyrisches Intermezzo", n-ro XVI.
- Informoj pri la tradukinto Leopold
Blumental (kaŝnomo: Leo Belmont) troviĝas
en la vikipedia retejo
http://eo.wikipedia.org/wiki/Leo_Belmont.