Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Blumental, Leopold [Karulin', vi devas diri] Esperanto Arg-1122-555 2010-09-13 22:21 mgr only this add
Heine, Heinrich * [Liebste, sollst mir heute sagen] German Arg-1119-555 2010-09-13 20:50 Manfred only this add
Retzlaff, Manfred [Diru vi, ho karulino] Esperanto Arg-1120-555 2010-09-13 20:55 Manfred only this remove

Heinrich Heine,
[Diru vi, ho karulino]

 
translated by Manfred Retzlaff
 
Diru vi, ho karulino,
Nun al mi, ĉu estas vi
Sonĝobild’ el mia sino,
El poeta fantazi’?
 
Sed ne! Tian infaneton,
Tian ravan brilon de
La okuloj, la buŝeton,
Kreas la poeto ne.
 
Baziliskojn, vampiraĉojn,
Drakojn, de l’ infero la
Plej timigajn fi-bestaĉojn
Kreas la poeto ja.
 
Sed ne! Vin, malicon vian,
La vizaĝon ravan, - ve! –
La rigardon false pian
Kreas la poeto ne.
 
Translation of the German poem "[Liebste,
sollst mir heute sagen]" by Heinrich Heine
(*1797-12-13 - †1856-02-17) into
Esperanto by Manfred Retzlaff (*1938-11-04).

La poemo troviĝas en la „Libro de la
kantoj“, sekcio
„Junaj suferoj - romancoj“, n-ro XVI.