Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Antoni Grabowski Cikado kaj formiko Esperanto Arg-1108-549 2014-03-16 17:39 Manfred only this remove
Donald P. Webb The Cricket and the Ant English Arg-1111-549 2010-08-06 19:10 Manfred only this add
Jean de La Fontaine * La Cigale et la Fourmi French Arg-1103-549 2010-08-07 13:53 Manfred only this add
Manfredo Ratislavo La cikad' kaj la formik' Esperanto 1983 Arg-1105-549 2010-07-09 23:08 Manfred only this add
Rolf Mayr Die Grille und die kleine Ameise German Arg-1106-549 2010-07-18 07:14 Manfred only this add
Wilhelm Ernst Dohm Die Grille und die Ameise German Arg-1104-549 2010-07-09 22:21 Manfred only this add
N. N. 23 Die Grille und die Ameise German Arg-1107-549 2010-07-11 12:50 Manfred only this add

Jean de La Fontaine,
Cikado kaj formiko

 
translated by Antoni Grabowski
 
Kantis dum somer' sen fin'
Cikadin'.
Kiam frosta vento blovis
Sen provizo ŝin ektrovis,
Sen malgranda eĉ pecet'
Da muŝeto aŭ vermet';
La malsato pelis ŝin
Al najbara formikin'.
Kaj ŝi petis kun insisto:
"Donu grajnojn por ekzisto
Ĝis la nova jar-sezon'.
Mi vin pagos, laŭ ordon',
En Aŭgust', pro best-honor',
La procenton kun valor'."
Ke ne pekas formikino
Per pruntemo, estas vere;
"Kion faris vi somere?"
Diris ŝi al pruntulino.
--"Tage, nokte al venantoj,
Ne mallaŭdu -- kantis mi."
--"Kantis? -- gaja jen meti'!
Nun ekdancu post la kantoj!"
 
Translation of the French poem "La Cigale
et la Fourmi" by Jean de La Fontaine
(*1621-07.08 - †1695-04.12) into
Esperanto by Antoni Grabowski (*1857-06-11
- †1921-07-04).

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
tradukon en
http://www.babelmatrix.org/works/fr
La_Fontaine,_Jean_de/La_cigale_et_la_fourmi/eo/5026-Cikado_kaj_formiko
.
Ĝi troviĝas ankaŭ en la retejo de la
usona esperantisto Don Harlow
http://donh.best.vwh.net. Pri la
tradukinto vidu la vikipedion retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Antoni_Grabowski.
Vidu ankaŭ:
http://eo.wikisource.org/wiki/Cikado_kaj_formiko.