Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show only standard export formats]
 additional export formats: plain text LaTeX LaTeX landscape DVI DVI landscape Postscript Postscript landscape | [add to book] [clear book]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Paul Gerhardt * Befiehl du deine Wege German 1653 Arg-1096-546 2010-06-24 22:02 Manfred only this add
Richard Jordan Commit whatever grieves thee [-] English Arg-1099-546 2010-06-27 12:11 Manfred only this remove
Manfredo Ratislavo Translasu ĉion, kio Esperanto Arg-1098-546 2010-07-03 14:37 Manfred only this remove
Hendrik Arie de Hoog Transdonu vian vojon Esperanto 1954 Arg-1100-546 2013-07-17 21:48 Manfred only this add

Paul Gerhardt,
Commit whatever grieves thee

 

Paul Gerhardt,
Translasu ĉion, kio

 
translated by Richard Jordan   translated by Manfredo Ratislavo
 
Argiope information:   1. Translasu ĉion, kio
The view of this version is restricted.   Vin premas en la kor’
Presumably there are copyright issues.   Al nia kara Dio,
    Foriĝos la dolor’.
    La patro, kiu movas
    La nubojn super ni,
    Li certe vojon trovas,
    Sur kiu iros vi.
 
Translation of the German poem "Befiehl
du deine Wege" by Paul Gerhardt (*1607-03-12
- †1676-05-27) into English by
Richard Jordan.

Tiu ĉi angligo troviĝas en la retejo
http://www.musicanet.org/robokopp/hymn/commitwh.htm.
  2. Al Dio vi nur fidu,
    Kaj bone fartos vi ;
    Sur Lian verkon vidu,
    Miriga estas ĝi.
    Vi ne devigos Dion,
    Eĉ se vi streĉas vin;
    Atingos vi nenion,
    Se vi ne petas Lin.
 
    3. Ho patro, kio bonas
    Por nia hom-natur’,
    Vi certe tion konas,
    Ni kredu tion nur.
    Kaj kiun Vi elektas,
    Kreskigas Vi fortul’,
    Kaj tiun Vi protektas,
    Ho saĝa Eternul’.
 
    4. Ne mankas al vi vojo,
    Kaj ne la rimedar’ ;
    Ja estas por ni ĝojo
    Kaj beno Via far’.
    Labor’ kaj verko Via
    Tre gravas ja por ni ;
    Ho kara patro nia,
    Ne devas halti ĝi.
 
    5. Kaj kvankam kontraŭstaras
    Diabloj tie ĉi,
    Sendube Dio faras
    Nur kiel volas Li.
    Jes, kion Li planadas
    Kaj kion volas Li,
    Finfine ja venadas
    Alcele tio ĉi.
 
    6. Esperu, ho animo,
    Ne malesperu vi,
    Restadu vi sen timo,
    Gvidadas vin ja Di’.
    Se vin malbon’ insidos,
    Ne iru de la voj’,
    Vi certe iam vidos
    La sunon de la ĝoj’.
 
    7. Nun bonan nokton diru
    Al zorgo kaj dolor’!
    Ĝin lasu, ĝi foriru
    Por ĉiam el la kor’!
    Vi ne konduki ĉion,
    Ne zorgu por la bon’!
    Vi lasu regi Dion.
    Li sidas sur la tron’.
 
    8. Lin, Lin nur lasu fari!
    Li estas saĝa reg’.
    Vi devas mire stari
    Adore kaj en preĝ’.
    Ĉar Li laŭ Sia deco
    Ĝin gvidos al la fin’,
    Kaj la kor-premiteco
    Lasinta estos vin.
 
    9. Li eble atendigos
    Dum kelka tempa vin,
    Kaj eble Li ŝajnigos
    Indiferenta Sin.
    Kaj ŝajnos, kvazaŭ volos
    Li ne plu savi vin,
    Neniam vin konsolos,
    Retiros de vi Sin.
 
    10. Sed se fidele restos
    Vi al la patra Di’,
    Savita de Li estos
    Neatendite vi.
    Se malgraŭ senkulpeco
    Suferi devas vi,
    De l’ peza ŝarĝiteco
    Vin liberigos Li.
 
    11. Ho ĝoju, fidelulo!
    Donita de l’ Sinjor’
    Ja estas al piulo,
    Al vi la venka glor’.
    Folion de la palmo
    Mem donos Li al vi;
    Vi kantos laŭ la psalmo,
    Dankante nur al Li.
 
    12. Ho, lasu esti fino
    De nia mizereg’,
    En via patra sino,
    Eĉ malgraŭ sufereg’,
    Restadas ni surtere
    Kaj post la vivo-fin’
    Ĉe Vi ni estos vere;
    Vi ja akceptos nin.
 
    Translation of the German poem "Befiehl
du deine Wege" by Paul Gerhardt (*1607-03-12
- †1676-05-27) into Esperanto by
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).

La unuan, la duan kaj la kvinan strofojn
mi, Manfred Retzlaff, korektis lau konsiloj
de s-ro pastro Albrecht Kronenberger
[Albrecht.Kronenberger@t-online.de].