Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Heinrich Heine * Auf Flügeln des Gesanges German Arg-1079-540 2012-03-09 09:52 mgr only this add
Manfredo Ratislavo Sur flugiloj de la kanto Esperanto Arg-1080-540 2010-05-23 23:03 Manfred only this add
Kálmán Kalocsay Vin kantflugile, kara Esperanto Arg-1081-540 2010-05-22 15:40 Manfred only this remove

Heinrich Heine,
Vin kantflugile, kara

 
translated by Kálmán Kalocsay
 
Vin kantflugile, kara,
mi portus de tie ĉi.
Sur Ganges-bordo lokon
belegan ja scias mi.
 
Ruĝflora ĝarden' tie kuŝas
en lunlumita kviet',
la lotusfloroj atendas
je l' kora fratinet'.
 
Violoj ridetas, kisas,
rigardas el stela ĉiel',
fabelojn odorajn rozoj
flustras al si ĉe orel'.
 
Spionas la piaj, saĝaj
gazeloj, saltas kun baŭm',
la sankta river' lontane
susuras per sia ŝaŭm'.
 
Kaj tie ni por ripozo
kuŝos sub alta palm',
kaj trinkos amon, pacon
kaj sonĝos pri fea ĉarm'.
 
Translation of the German poem "Auf
Flügeln des Gesanges" by Heinrich Heine
(*1797-12-13 - †1856-02-17) into
Esperanto by Kálmán Kalocsay (Kalmano
Kaloĉajo, *1911 - †1976).