Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Kálmán Kalocsay Vin kantflugile, kara Esperanto Arg-1081-540 2010-05-22 15:40 Manfred only this remove
Manfredo Ratislavo Sur flugiloj de la kanto Esperanto Arg-1080-540 2010-05-23 23:03 Manfred only this remove
Heinrich Heine * Auf Flügeln des Gesanges German Arg-1079-540 2012-03-09 09:52 mgr only this add

Heinrich Heine,
Sur flugiloj de la kanto

 

Heinrich Heine,
Vin kantflugile, kara

 
translated by Manfredo Ratislavo   translated by Kálmán Kalocsay
 
Sur flugiloj de la kanto   Vin kantflugile, kara,
Al Gango vi lasu vin   mi portus de tie ĉi.
Forporti de via amanto   Sur Ganges-bordo lokon
Al plej bela lok´, karulin´.   belegan ja scias mi.
 
Jen kuŝas en la lunbrilo   Ruĝflora ĝarden' tie kuŝas
Floranta lotus-ĝarden´,   en lunlumita kviet',
Aperas en la trankvilo   la lotusfloroj atendas
Sorĉigaj feinoj jen.   je l' kora fratinet'.
 
Karese la violetojn   Violoj ridetas, kisas,
Subridi jen aŭdas vi,   rigardas el stela ĉiel',
Rakontas odorajn sekretojn   fabelojn odorajn rozoj
La rozoj inter si.   flustras al si ĉe orel'.
 
Gazeloj alsaltas maltime,   Spionas la piaj, saĝaj
Mallaŭte nur tra la aer´   gazeloj, saltas kun baŭm',
Aŭdigas de malproksime   la sankta river' lontane
Susuro de l´ sankta river´.   susuras per sia ŝaŭm'.
 
Ni volas ekkuŝi tie,   Kaj tie ni por ripozo
En arbareto sub palm’   kuŝos sub alta palm',
Ripozi kaj am-ebrie   kaj trinkos amon, pacon
Sonĝadi en nokta kalm’.   kaj sonĝos pri fea ĉarm'.
 
Translation of the German poem "Auf
Flügeln des Gesanges" by Heinrich Heine
(*1797-12-13 - †1856-02-17) into
Esperanto by Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04).

El la „Libro de l´ Kantoj“, lirika
intermezo.
  Translation of the German poem "Auf
Flügeln des Gesanges" by Heinrich Heine
(*1797-12-13 - †1856-02-17) into
Esperanto by Kálmán Kalocsay (Kalmano
Kaloĉajo, *1911 - †1976).