export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats] |
author [first name] | title | language | publication | id code | last modification | view |
---|---|---|---|---|---|---|
Odeman, Robert T. | * Der kluge Gärtnersmann [-] | German | Arg-1065-534 | 2010-04-13 16:18 Manfred | only this add | |
Sproeck, Adolf | Saĝa ĝardenisto | Esperanto | Arg-1066-534 | 2010-04-12 23:17 Manfred | only this remove |
Robert T. Odeman, |
translated by Adolf Sproeck |
Kontraŭ ĝardenista maniero |
mi surverŝas plantojn de l' ĝardeno |
per konjako, rumo kaj biero. |
Planto vivas en ebria sveno. |
Kial agas tiel mi mistere? |
Multajn tio ege interesas: |
Kuracisto mia tre severe |
ĉian alkoholon malpermesas. |
"Via manĝo estu vegetara, |
tiam repuriĝos korpo via." |
La afero estas tute klara. |
Mi nun vivas laŭ ordono lia. |
Tial mi depost semajnoj bone |
la ĝardenon speciale malsekigas, |
manĝas ĝiajn fruktojn laŭordone. |
La doktoron tio tre mirigas: |
"Tiu kazo estas tre malklara. |
Kvankam tute laŭ ordono mia |
via manĝo estas vegetara, |
pli ol iam estas vi ebria..." |
Translation of the German poem "Der kluge Gärtnersmann" by Robert T. Odeman (Bürgerlicher Name: Martin Hoyer, *1904-11-30 - †1985-01.14) into Esperanto by Adolf Sproeck (*1890 - †1978-03-25). Tiu ĉi Esperantigo troviĝis presita en la revuo "La Praktiko", n-ro 11 (361), 31-a jaro, novembro 1967. Vidu ankaŭ la retan poem-kolekton www.literaturo.dk sub http://www.literaturo.dk/valdemaro.htm. Pri la tradukinto Adolf Sproeck troviĝas informoj en http://eo.wikipedia.org/wiki/Adolf_Sproeck. |