Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Karl Vanselow La bela lando Esperanto Arg-1064-533 2010-04-05 14:20 Manfred only this remove
Johann Wolfgang von Goethe * Mignon German Arg-1063-533 2010-04-05 14:35 Manfred only this add

Johann Wolfgang von Goethe,
La bela lando

 
translated by Karl Vanselow
 
Ĉu konas vi la landon kun la flor'
De citronujoj kaj oranĝa or'?
Bluegas la ĉiel' kun milda vent',
La mirt', la laŭro staras en silent'.
Ĉu vi ĝin konas? For al ĝi,
Al tiu revo-land' sopiras mi.
 
Ĉu konas vi la domon sen kompar'?
Kolonoj brilas, brilas la ĉambrar',
Marmoraj dioj alrigardas nin
Demande: Kio malgajigas vin?
Ĉu vi ĝin konas? For al ĝi,
Al tiu revo-land' sopiras mi.
 
Ĉu konas vi la monton en nebul'?
La vojon serĉas tra nubar' la mul',
De la rokegoj tondras la torent',
Kaverne loĝas praa drako-gent'.
Ĉu vi ĝin konas? For al ĝi,
Al tiu revo-land' sopiras mi.
 
Translation of the German poem "Mignon"
by Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) into Esperanto by
Karl Vanselow (*1877-03-20 -
†1959-12-28).

Tiu ĉi esperantigo troviĝas en la
poem-libreto "Nia Lingvo Esperanto, Elektita
poezio por deklamo kaj kanto, Dua kajero
de la unua serio, Dua Ardesia-eldono",
verkita kaj eldonita de Karl Vanselow,
sur la paĝo 60. Sub la teksto eatas tie
indikita: (Laŭ "Mignon" de Goethe. Verkita
nur por deklamo).
- Pri la aŭtoro Karl Vanselow legeblas
informoj en http://eo.wikipedia.org/wiki/Karl_Vanselow.