Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Antoni Grabowski La lasta rozo Esperanto Arg-1056-530 2010-03-28 19:37 Manfred only this remove
Clarence Bicknell La lasta rozo Esperanto Arg-1054-530 2014-02-15 13:55 Manfred only this add
N. N. 101 La lasta rozo de somero Esperanto Arg-2211-530 2014-11-03 22:41 Manfred only this add
Thomas Moore * ’T is the Last Rose of Summer English Arg-1053-530 2014-11-04 07:57 Manfred only this add

Thomas Moore,
La lasta rozo

 
translated by Antoni Grabowski
 
Jen floras sola, forlasita la lasta rozo de l' somero,
Dum ĝia ĉarma gefrataro, velkinte kuŝas jam sur tero.
Ne estas ia flor' parenca, nek roz-burĝono en proksimo,
Por interŝanĝi la ridetojn aŭ la sopirojn, laŭ kutimo.
 
Mi vin ne lasos, ho soleca, ĉagrene sur trunketo brili;
Ĉar la karuloj viaj dormas, do iru, dormu vi kun ili!
Foliojn viajn mi afable disĵetas sur bedeto jena:
Vi kuŝu apud senaroma, malviva kunular' ĝardena!
 
Mi tiel sekvu, kiam pasos de l' amikeco flor' fidela,
Kaj el brilanta amo-ringo elfalos lasta ŝton' juvela.
Ĉar kiam velkis veraj koroj, sentemaj flugis for el rondo,
Ho, kiu volus tiam loĝi solece en malvarma mondo?
 
Translation of the English poem "’T is
the Last Rose of Summer" by Thomas Moore
(*1779-05-28 - †1852-02-25) into
Esperanto by Antoni Grabowski (*1857-06-11
- †1921-07-04).

Tiun ĉi poem-tradukon mi, Manfred Retzlaff,
kopiis el la retejo
http://www.netlibrary.net/eBooks/Wordtheque/eo/221211.TXT.