Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Antoni Grabowski La lasta rozo Esperanto Arg-1056-530 2010-03-28 19:37 Manfred only this remove
Clarence Bicknell La lasta rozo Esperanto Arg-1054-530 2014-02-15 13:55 Manfred only this remove
Thomas Moore * ’T is the Last Rose of Summer English Arg-1053-530 2014-11-04 07:57 Manfred only this add
N. N. 101 La lasta rozo de somero Esperanto Arg-2211-530 2014-11-03 22:41 Manfred only this add

Thomas Moore,
La lasta rozo

 

Thomas Moore,
La lasta rozo

 
translated by Clarence Bicknell   translated by Antoni Grabowski
 
Jen la lasta rozeto de fora somer'!   Jen floras sola, forlasita la lasta rozo de l' somero,
Ĝiaj belaj kunuloj jam velkis sur ter'!   Dum ĝia ĉarma gefrataro, velkinte kuŝas jam sur tero.
Ne restas parenco, ne unu rozflor'   Ne estas ia flor' parenca, nek roz-burĝono en proksimo,
Partoprenas kompate en ĝia dolor'.   Por interŝanĝi la ridetojn aŭ la sopirojn, laŭ kutimo.
 
Mi ne lasos vin velki tutsola, ho roz'.   Mi vin ne lasos, ho soleca, ĉagrene sur trunketo brili;
Iru dormi kun ili en paca ripoz'.   Ĉar la karuloj viaj dormas, do iru, dormu vi kun ili!
Nun viajn petalojn disĵetas mi for   Foliojn viajn mi afable disĵetas sur bedeto jena:
Al viaj kunuloj sen viv', sen odor'.   Vi kuŝu apud senaroma, malviva kunular' ĝardena!
 
Tiel same volonte formortus mi mem,   Mi tiel sekvu, kiam pasos de l' amikeco flor' fidela,
Se ne plu min atendus amika manprem'.   Kaj el brilanta amo-ringo elfalos lasta ŝton' juvela.
Ĉar kiu kun koro en tiu ĉi mond'   Ĉar kiam velkis veraj koroj, sentemaj flugis for el rondo,
Volus loĝi izola sen amo-respond'?   Ho, kiu volus tiam loĝi solece en malvarma mondo?
 
Translation of the English poem "’T is
the Last Rose of Summer" by Thomas Moore
(*1779-05-28 - †1852-02-25) into
Esperanto by Clarence Bicknell (*1842-10-27
- †1918-07-17).

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
poem-tradukon en folio kun kantoj prezentitaj
dum la 12a jarkunveno de Germana Esperanta
Fervojista Asocio (GEFA), la 12-an de
oktobro 1968. Pri la tradukinto vidu la
retejon
http://eo.wikisource.org/wiki/Aŭtoro:Bicknell_C.,_Bordigheza.
  Translation of the English poem "’T is
the Last Rose of Summer" by Thomas Moore
(*1779-05-28 - †1852-02-25) into
Esperanto by Antoni Grabowski (*1857-06-11
- †1921-07-04).

Tiun ĉi poem-tradukon mi, Manfred Retzlaff,
kopiis el la retejo
http://www.netlibrary.net/eBooks/Wordtheque/eo/221211.TXT.