Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Antoni Grabowski La lasta rozo Esperanto Arg-1056-530 2010-03-28 19:37 Manfred only this add
Clarence Bicknell La lasta rozo Esperanto Arg-1054-530 2014-02-15 13:55 Manfred only this add
N. N. 101 La lasta rozo de somero Esperanto Arg-2211-530 2014-11-03 22:41 Manfred only this remove
Thomas Moore * ’T is the Last Rose of Summer English Arg-1053-530 2014-11-04 07:57 Manfred only this add

Thomas Moore,
La lasta rozo de somero

 
translated by N. N. 101
 
Nun floras de l’somero la sola lasta rozo.
La kunvivantoj ĝiaj velkis en mortripozo:
ne estas flor’ parenca, aŭ rozburĝono ia,
Por ĝemojn kaj ruĝiĝojn redoni al alia.
 
Mi ne vin lasos sole, sur la tronket’ plendeti
Ĉar la beluloj dormas, vi devas kundormeti.
En morto, sen parfumo, l’amikoj jam dormetas:
Do floron vian teren ĝentile mi disĵetas.
 
Mi tiel volus sekvi se l’amikec’ finiĝus
Aŭ la juveloj brilaj de l’amular’ foriĝus:
Ĉar se la koroj veraj kaj dolĉaj ne plu estus,
En la dezerta mondo volonte kiu restus?
 
Translation of the English poem "’T is
the Last Rose of Summer" by Thomas Moore
(*1779-05-28 - †1852-02-25) into
Esperanto by N. N. 101.

Tiu ĉi poem-esperantigo troviĝas en
http://www.gutenberg.org/files/38240/38240-h/vol1/e01.htm.