Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Karl Vanselow Kristana kanto Esperanto Arg-1050-528 2010-03-24 10:05 Manfred only this remove
Eduard Kremser Oramus, vocamus Latin 1877 Arg-1048-528 2010-03-22 21:10 Manfred only this add
Theodore Baker We gather together English Arg-1047-528 2010-03-22 21:09 Manfred only this add
Adriaen (François) Valéry * Wilt heden nu treden Dutch 1597 Arg-1046-528 2010-08-15 19:38 mgr only this add
Joseph Weyl Wir treten zum Beten German 1877 Arg-1049-528 2010-03-24 10:16 Manfred only this add

Adriaen (François) Valéry,
Kristana kanto

 
translated by Karl Vanselow
 
Al Dio, la lumo de nia espero,
Aŭdiĝu la kanto de nia ador',
Al Dio ni preĝu kun pia sincero,
Ke benu kaj ŝirmu nin Lia favor'.
 
Li montru la vojon, Li gvidu la sorton
Al suna estonto tra ĉiu nubar',
Al niaj animoj Li donu la forton
Por venki malamon de malamikar'.
 
Al Dio ni preĝu kun kredo kaj pio,
Al Dio ni fidu kun kora ador'.
Leviĝu ĉielen la melodio
De nia kantado por Lia honor'.
 
Translation of the Dutch poem "Wilt heden
nu treden" by Adriaen (François) Valéry
(Adrianus Valerius, *1575 - †1620-01-27)
into Esperanto by Karl Vanselow (*1877-03-20
- †1959-12-28).

Tiu ĉi esperantigo troviĝas en la
poem-libreto "Nia Lingvo Esperanto, Elektita
poezio por deklamo kaj kanto, Dua kajero
de la unua serio, Dua Ardesia-eldono",
verkita kaj eldonita de Karl Vanselow,
sur la paĝo 64. Sub la teksto estas
indikita: (Verkita laŭ la nederlanda
melodio "Wilt heden nu treden". Originalan
melodion kreis Rolf W. Althoff.) - Pri la
aŭtoro Karl Vanselow legeblas informoj
en http://eo.wikipedia.org/wiki/Karl_Vanselow.